К содержанию

Malbonaĵojn de esperanto

от vaaspuhr, 20 апреля 2016 г.

Сообщений: 18

Язык: Esperanto

vaaspuhr (Показать профиль) 20 апреля 2016 г., 17:19:51

ĉu vi jam pripensis ĉi tian gravan temon?

usonano78 (Показать профиль) 20 апреля 2016 г., 17:24:56

Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Eble vi demandu tion en Angla Forumo. Estas la lingvo ĉiuj skribas en ĉi tiu Esperanta Retejo. Ili timiĝas skribi en la Esperanta forumo! okulumo.gif

SPadern (Показать профиль) 20 апреля 2016 г., 18:35:31

usonano78:Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Eble vi demandu tion en Angla Forumo. Estas la lingvo ĉiuj skribas en ĉi tiu Esperanta Retejo. Ili timiĝas skribi en la Esperanta forumo! okulumo.gif
Kial oni timas? Kial ne diskutu la temon esperante? Ne ĉiuj ĉi tie parolas la anglan.

Mustelvulpo (Показать профиль) 20 апреля 2016 г., 19:24:51

Neniu lingvo estas "bona" aŭ "malbona." Ĝi estas nur komunikilo por iu grupo da personoj. Sed iu ajn lingvo estas uzebla por kaj bonaj kaj malbonaj celoj.

nornen (Показать профиль) 20 апреля 2016 г., 20:45:08

Mustelvulpo:Neniu lingvo estas "bona" aŭ "malbona." Ĝi estas nur komunikilo por iu grupo da personoj. Sed iu ajn lingvo estas uzebla por kaj bonaj kaj malbonaj celoj.
Sin paroli pri bono aŭ malbono, ĉu lingvo vere estas nur komunikilo?

usonano78 (Показать профиль) 20 апреля 2016 г., 21:56:04

SPadern:
usonano78:Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Eble vi demandu tion en Angla Forumo. Estas la lingvo ĉiuj skribas en ĉi tiu Esperanta Retejo. Ili timiĝas skribi en la Esperanta forumo! okulumo.gif
Kial oni timas? Kial ne diskutu la temon esperante? Ne ĉiuj ĉi tie parolas la anglan.
Mi rimarkis, ĉar mi vidas popolon el neanglaj nacioj interparolanta en la Angla forumo, kaj la Esperanta forumo estas ofte tro morta respondi. Kaj Anglaj parolantoj estas ofte en Angla forumo kaj neniam aldonas ion ajn en ĉi tiu Esperanta forumo, sed kompreneble ili scias iom da Esperanto.

bryku (Показать профиль) 21 апреля 2016 г., 6:14:46

vaaspuhr:ĉu vi jam pripensis ĉi tian gravan temon?
Malbonaĵojn de esperanto?
Ĉu vi ilin donas al ni?

Alkanadi (Показать профиль) 21 апреля 2016 г., 7:45:16

Malbonaĵojn de esperanto
Ĉu vi havas ekzemplon? Mi ne komprenas.

bryku (Показать профиль) 21 апреля 2016 г., 9:46:57

Alkanadi:
Malbonaĵojn de esperanto
Ĉu vi havas ekzemplon? Mi ne komprenas.
Se vi uzas akuzativon, tio subsignifas donadon aŭ ekposedon.

Ekzemple:

Bonan Tagon = ricevu bonan tagon, havu bonan tagon.

Do, se vi skribas: malbonaĵojn, mi subkomprenas, ke vi al mi tiujn volas iel doni aŭ, ke mi ilin havu. Ne, esperanto ne entenas malbonaĵojn. Ĝi estas pli ĝusta lingvo ol la aliaj.

Miland (Показать профиль) 21 апреля 2016 г., 12:06:11

Al kiuj malbonaĵoj vi aludas? Esperanton kreis geniulo, do oni ne atendas malbonaĵojn en ĝi. ridulo.gif

Наверх