К содержанию

Familia nomo

от StephaSport, 4 марта 2008 г.

Сообщений: 18

Язык: Esperanto

davidwelsh (Показать профиль) 30 июня 2008 г., 16:59:04

Mia familia nomo estas "Welsh" (Ŭelŝ), kiu signifas simple "Kimra". Mi ja ne estas kimra, sed tia supozinde estis iuj da miaj prauloj...

IREN (Показать профиль) 30 июня 2008 г., 22:03:25

Kara sinjoro LePage,
"le page" signifas la paĝio. Li estis juna nobelo armilita de la Mezepoko lokumita flanke al sinjoro por eskorti lin.

La familia nomo de mia edzo estas germana, "Klein" ĝi signifas malgranda.

Mikaelo (Показать профиль) 6 июля 2008 г., 7:39:18

Mia familia nomo estas Ĉertilov. La signifon de ĝi mi povas nur supozi. Kiel en multaj rusaj familinomoj finaĵoj -ov, -ev signifas aparteno, respondo al demando "kies?" Ekzemple "Medvedev" signifas "de urso" (medvedj = urso).
Do verŝajne mi estas "de desegnilo", ĉar "ĉert-itj = desegni" kaj rusa sufikso -il- similas al la esperanta -il-.

Meŝig (Показать профиль) 9 июля 2008 г., 10:10:40

ServantOfGod91:Mia familia nomo estas "LePage". Ĝi estas stranga, ĉar ĝi estas franca vorto, sed estas gramatike malĝusta. "La Page" signifus "La Paĝo", sed "Le Page" signifas nenion.
Saluton,

en la franca, "le page" signifas "la paĝio". Eble estas mezepoka nomo? rideto.gif

ServantOfGod91 (Показать профиль) 9 июля 2008 г., 15:15:02

IREN:Kara sinjoro LePage,
"le page" signifas la paĝio. Li estis juna nobelo armilita de la Mezepoko lokumita flanke al sinjoro por eskorti lin.

La familia nomo de mia edzo estas germana, "Klein" ĝi signifas malgranda.
Donkon pro via klarigo. Mia instruisto de la franca lingvo ne sciis tradukon de "Le Page", kaj ni ne povis trovi iun, do ni findecidis ke ne estas traduko. Mi diros ĉi tion al li. Dankon.

Askain (Показать профиль) 26 июля 2008 г., 16:57:04

Seiigu min ... Vi povas fidi je mia diskreteco. Dankon : Mi estas tre dankema al vi.Mia Familia nomo estas ASCANIO (askain)
Saluton

sal.gif

http://askain.blogspot.com

Askain (Показать профиль) 26 июля 2008 г., 17:09:48

Mia familia nomo estas ASCANIO (askain)

lango.gif

valeskasousa (Показать профиль) 28 июля 2008 г., 18:58:40

Mia familia nomo estas "Brasileiro" kaj signifas brazilano. sal.gif

Наверх