Į turinį

Lernu esperanton en 12 tagoj

se, 2016 m. gegužė 6 d.

Žinutės: 11

Kalba: Esperanto

se (Rodyti profilį) 2016 m. gegužė 6 d. 13:46:31

Saluton !

La nova projekto: Learn Esperanto in 12 days.

Estas bona, tiu paĝo ankaŭ povas uzi poŝtelefonon por lerni.

http://learn.esperanto.com

Se vi povus, bv helpi por traduki en viaj lingvoj

nornen (Rodyti profilį) 2016 m. gegužė 6 d. 16:02:34

Estas tre bona la paĝaro.
Facila kaj direkta enirejo al Esperantujo por komencantoj.
Tre bone farita.

Finfine Esperanta paĝaro, kiu ne aspektas kiel el la lasta jarcento.

akueck (Rodyti profilį) 2016 m. gegužė 6 d. 16:26:07

se:La nova projekto: Learn Esperanto in 12 days.
Mi tuj komprenis la strukturon de tiu kurso. Al mi ghi shajnas multe pli alloga, ol la kurso de Duolingo kun ties tedaj traduk-taskoj kaj nur piednote trovebla klarigo je la gramatiko kaj vortfaradaj principoj de Esperanto (kaj krome poentoj, niveloj kaj cetera kich'). Sed mia impreso certe ne estos la mezurilo de tio, kiom akceptata estas iu kurso, char nuntempe regas "gamification" (ludigado?) okulumo.gif

Urho (Rodyti profilį) 2016 m. gegužė 6 d. 21:00:35

se:La nova projekto: Learn Esperanto in 12 days.
Jes, la kurso (laŭ t.n. La Zagreba Metodo) estas bona. — Ligite al la afero, bv. elŝuti ĉe Eŭropa Bulteno -paĝo jenan numeron:kaj legi la artikolon: Fine kreita baza vortlisto por komencantaj kursoj.

Urho (Rodyti profilį) 2016 m. liepa 11 d. 10:11:58

Nun oni povas aŭskulti ĉiujn 12 tekstojn de la kurso. La paĝaro/kurso estas nun tradukita al la 10-a lingvoj. ridulo.gif

Vinisus (Rodyti profilį) 2016 m. liepa 11 d. 12:23:03

Esperanto vere estas pli facile lernebla ol la naciaj lingvoj, sed lerni ĝin en 12 tagoj, laŭ mi estas propagando, kiu ne helpas nian aferon. "Ne estas sufiĉa la amaso, kiu komencas la lernadon, ne estas sufiĉe lerni la lingvon, sed ellerni, ellerni! La "Bonan tagon" esperantistoj nenion valoras." Kazimir Bein (Kabe).

SEN7759 (Rodyti profilį) 2016 m. liepa 12 d. 18:09:42

Urho (Rodyti profilį) 2016 m. liepa 17 d. 17:05:01

Vinisus:Esperanto vere estas pli facile lernebla ol la naciaj lingvoj, sed lerni ĝin en 12 tagoj, laŭ mi estas propagando, kiu ne helpas nian aferon. […]
Miaopinie, 12 tagoj estas ĉ. 150 horoj, do tio ne estas propagando, nur realaĵo.

Urho (Rodyti profilį) 2016 m. liepa 18 d. 05:17:10

Roch:La zagreba metodo estas elŝutebla ĉe Lernu.net (vikipedio)
http://eo.lernu.net/komunaj/elsxutajxoj/pdf/zm/zm_...
Jes, sed bedaŭrinde ĝi estas nur en Esperanto. Antaŭe ĝi estis la kurso de lernu!-paĝaro en dekoj da lingvoj. — Mi tute ne komprenas, kial ĝi forigis de la sortimento de lernu!-paĝaro; ni ja perdis la gravan laboron de multaj tradukantoj/vortaristoj. demando.gif malgajo.gif

gobois (Rodyti profilį) 2016 m. liepa 18 d. 11:42:36

se:Saluton !
Estas tre interesa kurso !
Dankon al kiuj faris ĉi tiu kurso !
Ĉu iam havos novajn tagojn ?
Ĝis

Atgal į pradžią