К содержанию

Kial tiuj kiuj devigas nin lerni la anglan ne scias la anglan?

от Francisko1, 13 мая 2016 г.

Сообщений: 14

Язык: Esperanto

mkj1887 (Показать профиль) 14 мая 2016 г., 16:13:02

Vinisus:Oni diras, ke homo kiu nebone regas sian metion, li aŭ ŝi preferas fariĝi instruisto ridulo.gif
Ĉu vi instruas instruanton?

Fama spritaĵo, konata almenaŭ en la angla parolsfero:
A: Kiuj faras esploradon?
B: Tiuj kiuj povas, faras. Tiuj kiuj ne povas, instruas.
C: Kaj tiuj kiuj ne povas instrui, instruas instruantojn.

robbkvasnak (Показать профиль) 14 мая 2016 г., 16:25:10

La britoj, ekde ili ekkoloniigis aliajn popolojn (ekz. frue la irlandanojn, skotojn, ktp) kredis ke nur ili konis la veran kulturon kaj la veran religion. Ili sentigis aliajn popolpojn honti pri nescipovo de la angla. Estas ankoraŭ la taktiko de la denaksaj parolantoj de la angla.
Mi loĝas en regiono kie pli ol la duono NE parolas la anglan denaske. La hispana, tre, tre utila lingvo por komerco kaj politiko kun niaj najbaraj landoj, restas por la denaskaj parolantoj de la angla "povra, kompatinda popolo". Eĉ la homoj kiuj bone parolas la anglan havas problemojn ĉar oni mokas iliajn akĉentojn kaj iliajn miskomprenojn de pragmatikaj uzaĵoj en la angla.
Mi volontule instruas enmigrintojn kaj rifuĝintojn pli "usonan" akĉenton kaj pli usonan uzadon de la lingvo en senlukra organizaĵo. Sed mi vere opinias ke ili uzas tro da tempo je tiu tasko. Tamen mi helpas ĉar mi aŭdas la mokojn de la anglosaksonoj kontraŭ eksterlandanoj kaj tio dolorigas mian koron.

usonano78 (Показать профиль) 14 мая 2016 г., 17:20:27

Mi ankaŭ instruis rifuĝintojn la Anglan senpage. Mi instruis plejparte negrajn Afrikanajn rifuĝintojn. Mi havas TEFL ateston, sed mi instruis ilin en Usono, ne eksterlande. Kompreneble, se vi estus rifuĝinto en Usono, vi trovu tion, ke lerni Anglan bona plibonigus vian vivon. Mi ĉiam trovas la Afrikajn rifuĝintojn Amika kaj afabla popolo. Mi havis amikon el Sudano. Plejparte, mi kompatas Negrulojn pli ol Latinidaj Amerikanoj. Mi kreskis kune kun Afrikaj Amerikanoj en Usono. Mi loĝas nuntempe en Afrikana kvartalo en mia urbo.

La sinteno de Latinidaj Amerikanoj foje ĝenas min. Ili havas strangan senton de aroganteco, kaj ili provas kulpigas min. Mi malŝatas esti kulpigata de aliaj rasoj.

Francisko1 (Показать профиль) 6 июня 2016 г., 10:55:14

mkj1887:
Vinisus:Oni diras, ke homo kiu nebone regas sian metion, li aŭ ŝi preferas fariĝi instruisto ridulo.gif
Ĉu vi instruas instruanton?

Fama spritaĵo, konata almenaŭ en la angla parolsfero:
A: Kiuj faras esploradon?
B: Tiuj kiuj povas, faras. Tiuj kiuj ne povas, instruas.
C: Kaj tiuj kiuj ne povas instrui, instruas instruantojn.
Bona spritaĵo!

Наверх