Ĉu Egaleco estas Mensogo?
от usonano78, 23 май 2016
Съобщения: 89
Език: Esperanto
abaligu (Покажи профила) 24 май 2016, 06:13:53
Miland (Покажи профила) 24 май 2016, 10:46:39
Altebrilas (Покажи профила) 24 май 2016, 12:00:58
Tial doni la samon al ĉiuj aŭ postuli la samon de ĉiuj, senkonsidere pri la bezonoj aŭ la kapablecoj estas malbone. Ĉiu devas ricevi proporcie al siaj klopodoj, ek de kiam liaj vivaj bezonoj estos plenumitaj. Tiu proporcio difinas egalecon. Elekti inter multe labori kaj ricevi aŭ malmulte labori kaj ricevi, estas libereco.
hilex (Покажи профила) 24 май 2016, 12:47:37
sproshua:ĉu vi volas mondan pacon?Se estas justeco la paco ne estas bezonata.
paco ne estiĝos sen justeco.
justeco ne estiĝos sen unueco.
unueco ne estiĝos sen egaleco.
egaleco ne estiĝos sen kompato, sen amo.
al tiuj, kiuj kutimas havi multajn privilegiojn, egaleco sentiĝas kiel premegeco.
Se estas unueco la justeco ne estas bezonata.
Se estas amo la unueco ne estas bezonata.
La egaleco forfalas el tiu vico kiel absolute nebezonata objekto.
Justpatrolo (Покажи профила) 24 май 2016, 12:49:53
Eĉ bestoj neniam estas egalaj. Ĉiam estas pli forta kaj ruza besto-gvidanto, kiu subordigas la malfortajn.
Neniam egalos riĉuloj kaj malriĉuloj.
La egaleco estas nia revo kaj fantazio.
Vinisus (Покажи профила) 24 май 2016, 13:18:50
Alkanadi (Покажи профила) 24 май 2016, 13:52:53
Vinisus:Bedaŭrinde, sed eĉ la Naturo malamas egalecon.Vi pravas, kaj la naturo volas mortigi nin.
Velkro (Покажи профила) 24 май 2016, 14:21:33
Ŝajnas al mi ke 'egaleco', kiam menciita en la la nunaj tempoj, estas ĉifro por 'socialismo'. Banale, kaj stulte!
Mi ne estas egala kun tiun, kiu loĝas pli proksime al la fervoja stacidomo ol mi. Ĉu ni tial konstruu ĉiu domo laŭ 2km-diametra cirklo, kun la stacidomo en la centro, por egaligi ĉiun? Aŭ ĉu ni anstataŭ konstruis oportuno-plenan landon en kiu oni rajtas kaj povas peni loĝi en pli bone domo, per sia laboro, eblo, entreprenemo k.t.p.?
Mi memoras, antaŭ kelkaj jaroj dum la solena fermo de la Olimpiaj Ludoj. Eble en Londono aŭ Sidnejo. Tiam, muzikisto kantis 'Imagine' de John Lennon. Li kantis (en la angla) "Imagu ke landoj ne ekzistas. Facile, se vi penas!" Ho, la perfekta kanto... por okazo pri sport-ludoj inter la landoj de la mondo! Kia stultulo! 'The Loneliness of the Long-Distance Runner' (solecaĉo de la maratonisto) de Iron Maiden estus pli taŭge, eble!
La diro, "Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo," (Galatoj 3:28) ŝajnas priskribi speco de egaleco, sed ne egaleco pri laboro, loĝejo, oportuno, nacieco, kulturo, stacidomo-proksimeco, kaĉa olimpiko-kanto, mensogo, k.t.p.
Alkanadi (Покажи профила) 24 май 2016, 15:25:28
Sed ni devas fari la vivon pli egala ol la nuna situacio.
Vinisus (Покажи профила) 24 май 2016, 15:53:53
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo,
ĝi samstultas kiel ... homo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)