Kwa maudhui

Ĉu Egaleco estas Mensogo?

ya usonano78, 23 Mei 2016

Ujumbe: 89

Lugha: Esperanto

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 3:33:34 alasiri

Foje mi pensas, ke egaleco estas mensogo postulita de religio kaj la registaro, kiu volas trakti popolon kiel ian gregon. Foje estas klara ke la premado de egaleco stresas la homaron.

Eble ni bezonas ian egalan lingvon kiel Esperanto, sed devus la ĉiutaga persono koncerniĝas pri ĉi tiu malebla ideo de egaleco, kiu profitas iujn, sed malprofitas aliajn, malkreskas la povon de iuj, sed kreskas la povon de aliaj, kulpigas iujn dum senkulpiganta aliajn?

Por mi unuopulismo pravas. Devus mi ne pentri bona, ĉar aliaj ne havas tiun ekzercitecon? Devus oni esti kulpigata en Eŭropo, ĉar Latinidaj Amerikanoj estas povraj?

Mi observas, ke egaleco estas limigata, kaj la grego estas mensogo, kiu preventas la ĝuadon de vivo.

sproshua (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 4:25:04 alasiri

laŭ mi, egaleco komenciĝas jene: ĉiuj rajtas vivi. ĉiuj rajtas ekzisti.

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 5:42:39 alasiri

Iom da egaleco bonas, eble pli egaleco ol la pasinteco enhavis. Nuntempe ni havas bonajn egalrajtojn. Ni eĉ havas iom nigran prezidenton.

Tamen la egalrajtoj ankaŭ estas metodo por la elito kontroli ciujn, kaj trompi nin. La elito sentas sin superulojn, kaj ili volas, ke ĉiuj devus esti ilia grego de stultuloj, kiuj helpas ilin fari militon kaj riĉiĝas sin, dum kiam ni mortiĝas en iliaj militoj kaj vivas kiel zombiojn.

Estas stranga realeco, kie unu persono ne sentas sekura vivi, ĉar de kuneco de la stulta socio. Raso estas unu de iliaj ludantaj kartoj. La registaro kaj socio devus metita sur la malantaŭa forno dum iom da tempo, ankoraŭ ĉio aĉiĝas pli kaj pli! Haltu dum iom da tempo!

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 6:21:53 alasiri

Ni ĉiuj estas egale la spektatoj de la NSA.

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 8:02:14 alasiri

Ĉio sciigas sin per komparo.

Okcident-Siberia Malaltebenaĵo kaj Himalajo estas kiel Sovetia egaleso kaj nuna Rusia egaleso.

Soveta elito (filoj, nepoj de ekstermantoj de malegaleso) pro envio al okcidenta elito siple perfidis sian popolon kvankam ĝi havis ne malmulte (kun sia popolo).
Kiom kostas milionoj da siaj samcivitanoj? Nur simpla envio venkas ciun egaleson.

Egaleso ne estas mensogo tamen tio estas rapide degeneranta proceso.

Mustelvulpo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 8:55:19 alasiri

Kiel verkis Orwell en 1984: "Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed iuj estas pli egalaj ol aliaj."

(Sproshua ĝustigis la citaĵon ĉi sube. Estas el Besto-farmo, ne 1984.)

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 10:01:42 alasiri

Ni altranslokiĝu ĉiuj al la tria mondo. Tiam ni vere estas egala. Ni povas ĉiuj aŭskulti mariaĉan muzikon daŭre. Tria mondo estas amuzado. Mi ja ŝatas bicikli en la geto kaj esplori forlasitan konstruaĵon.

Tiel la tre riĉuloj ne plu havas problemojn pri plendoj de unuaj monduloj kiel mi. Se ĉiuj loĝus en la tria mondo, la riĉuloj estus tre feliĉa.

sproshua (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2016 11:50:32 alasiri

Mustelvulpo:Kiel verkis Orwell en 1984: "Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed iuj estas pli egalaj ol aliaj."
tiu citajxo estas el La Besto-Farmo.

sproshua (Wasifu wa mtumiaji) 24 Mei 2016 12:11:28 asubuhi

ĉu vi volas mondan pacon?
paco ne estiĝos sen justeco.
justeco ne estiĝos sen unueco.
unueco ne estiĝos sen egaleco.
egaleco ne estiĝos sen kompato, sen amo.

al tiuj, kiuj kutimas havi multajn privilegiojn, egaleco sentiĝas kiel premegeco.

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 24 Mei 2016 12:39:48 asubuhi

Mia plej ŝatata romano de Orwell estas "Burmaj Tagoj". Mi estas cinika kiel Flory. Mi ne kredas je amo. Mi ne sentas amon. Mi ne komprenas kion vi parolas pri Amo aŭ kuneco. Mi komprenas tamen, ke la Angla estas la egala lingvo por la plejmulto. Do mi volas uzurpi la Anglan per Esperanto.

Kurudi juu