Đi đến phần nội dung

"Kaŝitaj" radikoj en Esperanto ?!

viết bởi Frano, Ngày 09 tháng 6 năm 2016

Tin nhắn: 12

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:30:05 Ngày 22 tháng 6 năm 2016

Frano:

Estus bonege se ni povus konsideri mikrobiofizikon kiel mikro-bio-fizik-o
Prefere ne. Estas faka vorto, kiu devas esti konsiderata kiel radiko - neuzenda ekster tiu fako. Ne esperantistoj devas zorgi pri sciencaj prefiksoj, sed fakuloj mem. Poste la vorto povas esti esperantigita kiel memstara radiko.

Eble ĝi povas konflikti kun esperantaj kunmetaĵoj. Tiukaze, oni povas fari distingon per skribo aŭ prononco.

La problemo jam okazis pri vortoj kiel "esperanto":
ex: mi skribas esperante, esper-ante, ke vi komprenas la lingvon internacian.

Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 17:47:13 Ngày 29 tháng 6 năm 2016

Por esti pura, senmakula Esperantisto, eble oni devas uzi la vorton, malproksimvidilo, antastaŭ televido. Eble tiuj radikoj devenintaj ne-Esperantajn vortojn estas nur sinonimaj radikoj por la Esperantaj. Tiukaze, estas pli da la originaj nombroj da afiksoj kaj signiferoj en nuntempa Esperanto ol la lingvo kiun Zamenhof kreis. (Rimarku ke mi uzis la vorton, signiferoj, anstataŭ morfemoj. Purista elekto de vortoj!)

La unua principo de lingvo estas ke lingvo ŝanĝiĝas. Unu el miaj universitataj profesoroj kutimis diri tion ofte en nia klaso. Li pravas.

Quay lại