去目錄頁

"Kaŝitaj" radikoj en Esperanto ?!

Frano, 2016年6月9日

讯息: 12

语言: Esperanto

Frano (显示个人资料) 2016年6月9日上午8:15:12

Kunmeto de radikoj kaj afiksoj por vortfarado estas kutima afero en Esperanto.
Tamen multaj pruntitaj internaciaj vortoj jam estas kunmetaĵoj. Se partoj de tiaj vortoj ne estas esperantaj radikoj aŭ afiksoj ni devas konsideri ilin kiel memstaraj radikoj.
Ekzemple:
mikrofon-, mikroskop-, teleskop-, telefon-, telegraf-, geografi- laŭ tia vidpunkto havas nenion komunan.
Plue, en vortoj televido kaj televizio ni havas esperantajn radikojn –vid- kaj –vizi-, sed tele- estas nek radiko nek afikso.
Tio ĉi ne gravas por praktika uzado sed la teorio de lingvo devas ekspliki tiun situacion.

bryku (显示个人资料) 2016年6月9日上午8:26:59

Frano:Kunmeto de radikoj kaj afiksoj por vortfarado estas kutima afero en Esperanto.
Tamen multaj pruntitaj internaciaj vortoj jam estas kunmetaĵoj. Se partoj de tiaj vortoj ne estas esperantaj radikoj aŭ afiksoj ni devas konsideri ilin kiel memstaraj radikoj.
Ekzemple:
mikrofon-, mikroskop-, teleskop-, telefon-, telegraf-, geografi- laŭ tia vidpunkto havas nenion komunan.
Plue, en vortoj televido kaj televizio ni havas esperantajn radikojn –vid- kaj –vizi-, sed tele- estas nek radiko nek afikso.
Tio ĉi ne gravas por praktika uzado sed la teorio de lingvo devas ekspliki tiun situacion.
En esperanto ne estas regulo, laŭ kiu ĉiu vorto estas aŭ radiko pura, aŭ kunmetaĵo de radikoj. Ekzistas multe da vortoj, kiuj aspektas kiel kunmetaĵoj, tamen ili tiuj ĉi ne estas:

eraro = er- + aro = aro da eroj
teamo = te- + amo = amo al teo
kolego= kol- + ego = tre granda kolo
forfikulo (eta insekto kun pinĉilo ĉe la pinto de sia abdomeno) for + fik + ulo ?

PIV nomas tiujn ĉi vortojn neanalizeblaj. Ĉio.

Frano (显示个人资料) 2016年6月9日上午11:53:00

bryku:En esperanto ne estas regulo, laŭ kiu ĉiu vorto estas aŭ radiko pura, aŭ kunmetaĵo de radikoj. Ekzistas multe da vortoj, kiuj aspektas kiel kunmetaĵoj, tamen ili tiuj ĉi ne estas:

eraro = er- + aro = aro da eroj
teamo = te- + amo = amo al teo
kolego= kol- + ego = tre granda kolo
forfikulo (eta insekto kun pinĉilo ĉe la pinto de sia abdomeno) for + fik + ulo ?

PIV nomas tiujn ĉi vortojn neanalizeblaj. Ĉio.
Ĉiu tiu vorto havas solan oficialan radikon :
eraro = erar-o
teamo = team-o
kolego = koleg-o
forfikulo = forfikul-o
Evidente ke ili ne estas kunmetitaj, sekve estas neanalizeblaj, kaj ia simileco estas nur hazarda koincido.

Sed tiaj vortopartoj kiel mikro, tele, geo, bio, fon k.t.p. havas siajn proprajn permanentajn sencojn en ĉiuj vortoj.

Kio estas la radiko(j) de vortoj biologio, mikrobiologio, mikrobiofiziko?

bryku (显示个人资料) 2016年6月9日下午12:20:43

Frano:

Obstinulo: simple kiel kun la unuaj (erar-o, team-o, koleg-o): biologi-o, mikrobiologi-o, mikrobiofizik-o,...
Ne serĉu truon kie ĝi ne estas!
La vortoj estas kunmetajxoj, sed ne esperantaj. Tial en esperanto ili estas plenaj radikoj. Klare?

Frano (显示个人资料) 2016年6月9日下午12:35:22

bryku:
Obstinulo: simple kiel kun la unuaj (erar-o, team-o, koleg-o): biologi-o, mikrobiologi-o, mikrobiofizik-o,...
Ne serĉu truon kie ĝi ne estas!
La vortoj estas kunmetajxoj, sed ne esperantaj. Tial en esperanto ili estas plenaj radikoj. Klare?
Ĉu estas logike havi radikojn
fizik-o, biofizik-o, mikrobiofizik-o
sed ne havi radikon elektrofizik-o?

bryku (显示个人资料) 2016年6月9日下午3:05:56

Kiu diris, ke esperanto estu logika? Tio estas lingvo de homoj, kiuj mem ne estas logikaj estaĵoj, kaj strikte logika lingvo estus por la plejmulto de ili robota, maŝina lingvo sen animo. Se vi havas dubojn, ĉu iu radiko ekzistas en Esperanto, rigardu en la vortaron, ekzemple PIV estas tre bona fonto.
En esperanto vi havas elekton: uzi kunmetaĵojn nur el bazaj radikoj, aŭ uzi novajn vortojn, kies kono disvastiĝis internacie:
malsanulejo aŭ hospitalo
biologio aŭ naturscienco
astronomio aŭ stelscienco
...

elektrofizik- ne estas radiko, sed kunmetaĵo: elektro + fizik- (2 radikoj) kaj tio havas sencon.
geografi- estas unu radiko
mikrofiziko estas kunmetaĵo, sed ne esperantlingva. En esperanto mikro=10^-6, ekzemple mikroampero = 0.000001A. Tial mikrofiziko kiel mikro + fizik- havus nenian sencon en esperanto kiel kunmetaĵo de esperantaj radikoj. Tamen kiel unu nova radiko tio estas senca.

Frano (显示个人资料) 2016年6月9日下午7:05:21

La vortoj estas kunmetajxoj, sed ne esperantaj. Tial en esperanto ili estas plenaj radikoj. Klare?
Fakte tio estas nur ripeto de mia tezo el la unua mesaĝo: “Tamen multaj pruntitaj internaciaj vortoj jam estas kunmetaĵoj. Se partoj de tiaj vortoj ne estas esperantaj radikoj aŭ afiksoj ni devas konsideri ilin kiel memstaraj radikoj.”
Kiu diris, ke esperanto estu logika? Tio estas lingvo de homoj, kiuj mem ne estas logikaj estaĵoj, kaj strikte logika lingvo estus por la plejmulto de ili robota, maŝina lingvo sen animo. Se vi havas dubojn, ĉu iu radiko ekzistas en Esperanto, rigardu en la vortaron, ekzemple PIV estas tre bona fonto.
Temas ne pri duboj ĉu iu radiko ekzistas en Esperanto, sed pri kialoj de ekzistado de monstroradikoj en Esperanto.
Kaj ree al la unua mesaĝo: ”Tio ĉi ne gravas por praktika uzado sed la teorio de lingvo devas ekspliki tiun situacion.” La teorio devas esti logika. Se ni vidas konstante ripetajn elementojn ni ne pravas ignori tiun fakton kaj pensi ke tiaj multaj “memstaraj” radikoj ne havas komunajn trajtojn.

thyrolf (显示个人资料) 2016年6月10日上午8:29:09

Oni trovas en vortaro.net, la interreta PIV:
-----------
mikro/ (sciencoj) Pref.
1 montranta:
a) etecon: mikrokosmo, mikrogranito, mikrofilmo, mikroondo, mikrokanelo;
b) (precipe ⚥⊕) ion mikroskope malgrandan: mikroorganismo, mikrobiologio;
2 uzata antaŭ unuoj k signifanta «milionono» (10 exp(—6)); simb.: µ (mu): mikroampero, mikrofarado, mikrometr(2)o (➞ mikromezurilo). ☞ makro, mini.

bio/ (scienco) Pref. kun la signifo «koncernanta la vivon aŭ la vivulojn»: biogenezo, biokemio, biodiverseco, bioindustrio, biomaso, biosintezo, biotekniko ktp. Rim. La vortkomenco bio troviĝas en neanalizeblaj vortoj: biocenozo, biografo, biopsio, biologo k.a..
------------
(mi substiuis kelkajn ĉi tie ne prezenteblajn simbolojn per io samsenca)

Do mi supozas: se laŭ la ĝenerala uzo aperas kaj stabiliĝas novaj afiksoj, ili apartenos al la lingvo (kvazaŭ neologismoj)

Altebrilas (显示个人资料) 2016年6月10日下午12:10:07

Esperanto estas universala lingvo celita esti facile parolebla de ĉiuj. Fakaj ĵargonoj estas plejofte jam internaciaj, sed kompreneblaj nur de kleruloj de tiu fako.

De tempo al tempo, ĉiutaga lingvo adoptas vorton el faka leksikono. Ĝi devas esti tiam, kaj nur tiam, konsiderata kiel nova esperanta oficiala radiko, post konsento de AdE kaj esti uzita kiel normala radiko.

Frano (显示个人资料) 2016年6月10日下午3:06:16

thyrolf:Oni trovas en vortaro.net, la interreta PIV:
-----------
mikro/ (sciencoj) Pref.
1 montranta:
a) etecon: mikrokosmo, mikrogranito, mikrofilmo, mikroondo, mikrokanelo;
b) (precipe ⚥⊕) ion mikroskope malgrandan: mikroorganismo, mikrobiologio;
...........
bio/ (scienco) Pref. kun la signifo «koncernanta la vivon aŭ la vivulojn»: biogenezo, biokemio, biodiverseco, bioindustrio, biomaso, biosintezo, biotekniko ktp. Rim. La vortkomenco bio troviĝas en neanalizeblaj vortoj: biocenozo, biografo, biopsio, biologo k.a..
...........
Do mi supozas: se laŭ la ĝenerala uzo aperas kaj stabiliĝas novaj afiksoj, ili apartenos al la lingvo (kvazaŭ neologismoj)
Estus bonege se ni povus konsideri mikrobiofizikon kiel mikro-bio-fizik-o
Sed
1. Bedaŭrinde nun mikro- kaj bio- ne estas oficialaj prefiksoj.
2. Eĉ tiam, en vortoj kiel mikroskopo mikro estus nedisigebla parto de la radiko, kvankam fakte ĝi ludas tute la saman rolon kiel prefikso mikro- en la vorto mikroorganismo.

Iomete eksterteme
Kial ni havas du preskaŭ la samajn radikojn:
-biologi- por biologio,
kaj
-biolog- por biologo,
kial ne biologiisto kiel en la kazo de kemi-o kaj kemi-isto?

回到上端