Al la enhavo

Brexit - ŝanceto por Esperanto?

de Vilius, 2016-junio-13

Mesaĝoj: 92

Lingvo: Esperanto

Vestitor (Montri la profilon) 2016-junio-24 06:33:34

Estas katastrofo. Klare estas protestovoĉdono.

vejktoro (Montri la profilon) 2016-junio-24 07:03:00

Vestitor:Estas katastrofo. Klare estas protestovoĉdono.
Ĉu oni bezonas Nigel nun? Ĉu memstara lando ankoraŭ bezonas sendependema gvidanto? Ĥa!

Li diras ke siaj apoguloj havis kuraĝon ĉar ili voĉdonis kontraŭ la establo ( kaj vere kontraŭ la bona konsilo kaj avertoj de la financaj spertuloj. Ankaŭ Stephen Hawking! li estas pensema ulo ĉu ne? ) - mi min demandas, ĉu tiu estas kuraĝo aŭ stulteco? - jam la mensogoj pri la NHS.

En la bildo, mi vidas nur blankuloj - mi min demandas pri la demografio de la jes-uloj kaj ne ne-uloj. Ĉu Trumpemo? Ĉu oni kulpigas aliulojn?

Sed, por mi, mi volis aĉeti ilaron de Britujo sed la pundo estis tro forta.. ebla nun...

Серёга (Montri la profilon) 2016-junio-24 16:32:37

Ŝajnas al mi ke Unia Reĝio de Granda Britanio kaj Norda Irlandio estas granda amiko de Rusio.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-junio-24 16:36:34

Ja estas bona momento por repripensi kiun lingvon oni uzu en Bruselo. Mi proponas Esperanton.

Miland (Montri la profilon) 2016-junio-24 16:38:10

Mi spektis la voĉdonandon tranokte (TV). Ho ve! Mi malĝojas hodiaŭ.

malgajo.gif

Endas nun minimumigi la damaĝon.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-junio-24 17:12:18

La momento estas nun por la frenezjako!

Se vi estus kato, estus nek nacio, nek mono, nek politiko. Pensu kiel kato.

Polaris (Montri la profilon) 2016-junio-24 18:21:20

Mi gratulas Brition pro sia voĉdono por sendependeco. Ne-regita enmigrado de Muzlumanoj kiuj rifuzas integriĝi en la socion KUNIGITA KUN la kompletidiota kaj abusrda rifuzo de agnoski la interligitecon inter tiu enmigrado kaj la plimultiĝo de okazoj de seksatencio kaj perforta krimo rezultis katastrofe--ne nur en Britio, sed en la tuta Eŭropo.
Rigardu:

Svedio estas iĝinta tria-monda lando, kaj aktuale estas la "Seksperforta Ĉeflando de Eŭropo"; tamen, estas kontraŭleĝa kritiki la Muzlumanan enmigradon aŭ eĉ esplordemandi la situacion--la policio estas malpermesita komuniki la etnecon de la seksperfortisoj. Ili devas ŝajnigi ke tio ne gravas. Germanio ĵus ricevis 800,000 (supozitajn) "rifuĝantojn"--homoj de militista aĝo, kaj neniu devas agnoski la danĝeron de tia stulteco. En Francio, ekzistas Muzlumanaj zonoj "Ne-Eniru", kien ne eniras eĉ ne la policio.

En Britio, 1400 knabinoj estis seksperfortitaj en Rotherham, South Yorkshire--la aŭtoritatuloj kaŝadis la situacion por "ne antaŭenigi rasismo" (traduko: ili ne volis ke sciigu, ke la krimuloj estis Pakistanoj).

Ĉi tiu situacio estas konvertanta Eŭropon al "EŭroArabio". Komprendeble, la Brita popolo alvenis al la fino de sia elteneco. Sed la registaro de la EU 1) ne faris NENION por haltigi tiun situacion, KAJ 2) penis malpermesi ke Britio protektu siajn landlimojn aŭ modifi siajn politikojn rilate al Muzlumana enmigrado. Ĉu vi kulpigas Britio por diri "ni volas foriri"? Mi ne kulpigas ilin.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-junio-24 18:45:20

Ni supozu por momento, ke la kontraŭislama fabelo de Polaris veras: Tiuokaze ni eŭropanoj kore dankas al la militema kaj intervenema politiko de Usono (kaj pli frue Francujo kaj Britujo), kiu entute kaŭzis la krizon en okcidenta Azio kiel unu el siaj multaj fiaskoj!

Se Anglujo (mi supozas, ke Skotujo kaj Nordirlando restos en EU) post kelkaj jaroj pente revenos, ĝi tamen laŭ mi ne rericevu la Britan Rabaton, sed iĝu ordinara membro.

Polaris (Montri la profilon) 2016-junio-24 19:10:46

Kirilo81:Ni supozu por momento, ke la kontraŭislama fabelo de Polaris veras...kiu entute kaŭzis la krizon en okcidenta Azio kiel unu el siaj multaj fiaskoj!
Ĉu fabelo? Cyril, vi tute rajtas viajn proprajn opiniojn, sed vi NE rajtas viajn proprajn faktojn. La Muzlumanaj radikaluloj kaŭzis ĉi tiun krizon--nek Usono (nek Britio, nek Francio) pro nia "intervenema politiko". Kion faris Germanio por haltigi la disvastigon de la radikaluloj? Kion faris Svedio?

Sed eĉ se verus ke Usono kaŭzis la krizon, la solvo ne estas permesi la detruadon de via lando. Kiam la Eŭropanaj homoj ne povas rigardi tion, kio estas okazanta kaj vere agnoski la detruan kaj danĝeran karakteron de tro-multa ne-regita Muzlumana enmigrado--kiam eĉ inkluzive la registaro leĝe malpermesas kritikon de ĝi--tio estas faŝisma tiraneco.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-junio-24 19:12:19

Polaris:Mi gratulas Brition pro sia voĉdono por sendependeco. Ne-regita enmigrado de Muzlumanoj kiuj rifuzas integriĝi en la socion KUNIGITA KUN la kompletidiota kaj abusrda rifuzo de agnoski la interligitecon inter tiu enmigrado kaj la plimultiĝo de okazoj de seksatencio kaj perforta krimo rezultis katastrofe--ne nur en Britio, sed en la tuta Eŭropo.
Rigardu:

Snip
Naŭza kaj patosa dekstremaj diatriba. Via ĉefa obsedo estas Islamo kaj la fantazio ke ĉiuj enmigrado estas enmigrado de krimaj islamanoj. Misuzo de infanoj kaj trafiko de prostituitinoj ne estas koncentritaj en unu sola grupo. La plej granda infana misuzo skandalo en Britio, ĝis nun, estas hejmo plenkreska; tiu signifas: blanka, malnova, britaj viroj. Tamen vi akcentas vetkuro-sentema kazo, ĉar ĝi konformas al vian celon. Vi ne menciis ke du blankaj virinoj ankaŭ estis parto de tiu krima bando. Tre oportuna.

Svedio fariĝanta triamonda lando? Rigardu vian propran socie kolapsas lando unue.

Esence, por vi (kiel miopaj Trump akolito) tiu estas NUR pri enmigrado. Vi estas rasisto kaj bigotulo. Maskanta kiel 'patrioto'.

Ekzistas ekonomiaj kaj sociaj demandoj por konsideri; nun kaj en la estonteco.

Vi forgesas ke nur duono Britio loĝantaro samopinias kun vi. La alia duono ne faris.

Mi konsilas al vi resti for de aferoj vi ne komencas kompreni.

Reen al la supro