До змісту

Miaj Pentraĵoj

від usonano78, 22 червня 2016 р.

Повідомлення: 6

Мова: Esperanto

usonano78 (Переглянути профіль) 22 червня 2016 р. 22:05:59

Mi provis paroli Esperante pri miaj pentraĵoj. Estas la unua tempo mi surbendigis mian voĉon parolanta Esperanton. La finaĵo ne alŝutis korekte, sed mi ne estas malfeliĉa pri mia prononcmaniero. Mi volis montri la nuntempa pentraĵo mi verkis, sed la tuta filmo ne montras. Mi ne scias kiel fari filmojn. Estas nur kameraon mi aĉetis ĉe lombarda vendejo. Mi havis multe da problemoj.

Vinisus (Переглянути профіль) 22 червня 2016 р. 23:35:20

Gratulon, vi estas vera pentristo! Kial vi metis la virinon en malliberejon?

usonano78 (Переглянути профіль) 23 червня 2016 р. 01:51:02

Vinisus:Gratulon, vi estas vera pentristo! Kial vi metis la virinon en malliberejon?
Dankon. Mi forte provas pentri bone. Ŝi ne estas en malliberejo, nur malantaŭe barilo. Mi pentris la virinon malantaŭe la barilo, ĉar mi forte malfeliĉiĝas pri la Gasa Masakro en Bolivio.

Mi diras en video, ke la pentraĵo ne enhavas nigran koloron el tubo. Mi miksas la nigrakoloron el blua, "sienna", kaj ruĝa. Mi nur uzas tri aŭ kvar kolorojn pentri. Foje mi uzas kadmian ruĝa por stranga oranĝa, sed plejparte mi uzas Alizarinan Karmazinon, Prusan Bluan, Limonna Flavon, kaj Bruligitan Sienon.

Alkanadi (Переглянути профіль) 23 червня 2016 р. 10:35:52

Bonegaj pentraĵoj.

Tekste, vi estas bona Esperantisto, kaj vi estas bona artisto. Do vi povas krei Esperantajn komiksojn.

usonano78 (Переглянути профіль) 23 червня 2016 р. 13:17:27

Alkanadi:Bonegaj pentraĵoj.

Tekste, vi estas bona Esperantisto, kaj vi estas bona artisto. Do vi povas krei Esperantajn komiksojn.
Dankon. Jes, eble. Mi ne ofte verkas komikson, sed mi ne estas tre populara en Usono. Aliaj Usonanoj ne zorgas pri ion mi faras. Estas parto de kialo Esperantiĝi. Mi ŝatas la komikson de Joe Sacco.

abc_vz (Переглянути профіль) 23 червня 2016 р. 15:03:40

Al mi tre plaĉas la pentraĵoj. Ili estas kaj belaj kaj interesaj.

Назад до початку