目次へ

Ĉu vi fakte sentas amon?

usonano78,2016年7月12日の

メッセージ: 19

言語: Esperanto

thyrolf (プロフィールを表示) 2016年7月13日 15:08:55

ludi la dekduojn (ludi la dozenojn).

Eble nur konata en usono.?

https://en.wikipedia.org/wiki/The_Dozens

Kvazaŭ boksado per vortoj anstataŭ per pugnoj.
Oni laŭ iuj reguloj,kiujn mi ne bone komprenas, insultadi sin reciproke, ĝis unu el la batalantoj rezignas.

vejktoro (プロフィールを表示) 2016年7月13日 18:21:56

Grown:Certe. Vi diris "venu ĉi tie kaj [diru] tiun". Preskaŭ neniu volas nek povas veni tie. Vi komandis por ke, li faru ion kiu ne estas plaĉa, nek praktika. Oni sambone povas komandi por ke, li leku la malantaŭo de lia propra kapo, aŭ enmetu lian propran genuon tute tra lia propra nazo!
Ho! Ŝajnas ke vi vivas en pli perforta kulturo ol mi! Estas nur blaga esprimo kiam oni ne samopinias. Malstreĉiĝu.

Grown: Do, ĉu ni ludas la Dekduojn? Ĉu ni insultu la panjojn de unu la alian, aŭ la estrinojn de unu la alian?
Mi tute ne komprenas.

Christa627 (プロフィールを表示) 2016年7月27日 17:09:01

thyrolf:ludi la dekduojn (ludi la dozenojn).

Eble nur konata en usono.?

https://en.wikipedia.org/wiki/The_Dozens

Kvazaŭ boksado per vortoj anstataŭ per pugnoj.
Oni laŭ iuj reguloj,kiujn mi ne bone komprenas, insultadi sin reciproke, ĝis unu el la batalantoj rezignas.
Ho, interese. Mi ne sciis, ke homoj ludas tion; mi supozis, ke estas ludo nur por Klingonoj.

Kaj se amo estas ĥemia reago, do same estas feliĉo, kolero, amuziĝo, ktp, kaj mi vere sentas ilin; kial oni ne povus vere senti ion, kio estas ĥemia reago?

Grown (プロフィールを表示) 2016年7月30日 12:14:14

vejktoro:
Grown: Do, ĉu ni ludas la Dekduojn? Ĉu ni insultu la panjojn de unu la alian, aŭ la estrinojn de unu la alian?
Mi tute ne komprenas.
Dum la tradicia Dekduoj, la disputantoj insultas la panjojn de unu la alia. Sed oni rajtas havi sian panjon. Oni ne rajtas havi estrinon.

Luib (プロフィールを表示) 2016年8月2日 9:14:39

usonano78:Ankaŭ, mi pensas, ke homoj provas devigu sin senti amon, kaj parolas pri amon, dum kiam ili ne havas ion, krom ideoj aŭ vortoj. Ili estas la blinduloj provanta gvidi la blindulojn, ka amon estas nur fantazio por poetoj.

Tiuj ke parolas pro amo estas mensogantoj, kiuj esperas por sentoj, sed nur fariĝas robotojn.
El tiuj viaj vortoj, mi konkludas, ke vi scias, kio devus esti amo. Se vi ne iam sentintus ĝin, vi ne scius, kio estas amo; eĉ se vi ne memoras pri tio.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年8月2日 9:38:26

Se temas pri konkurso de insultoj, mi dubas, ke Esperanto estis elpensata por tio...

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年8月2日 9:40:05

Pri la ĉeftemo: la vorto "amo" havas tiel multe da signifoj, ke preferindas precizi pri kiu oni parolas.

raffadalbo (プロフィールを表示) 2016年8月2日 18:54:41

Altebrilas, mi kredas ke vi pravas!
Vi montris la ĉefan problemon. Kio estas amo?
Ĉu amo estas emocio, sinteno, elekto, espero, ĥemia reakcio, sonĝo, aŭ miksaĝo de pluraj aferoj?
Ĉu eblas ami sen scio? Ĉu eblas malami kredante ami?

En pluraj lingvoj estas malsamaj vortoj por malsamaj specoj da amo.
En la helena estis "agape", "eros", ktp.
En la itala, oni povas diri "amare", "voler bene" ktp.

Kaj en multaj lingvoj oni povas "ami" homojn aŭ manĝaĵojn. Ĉu la du amoj estas vere similaj?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年8月3日 13:06:54

Mi legis, ke la enkondukanto de la fadeno parolas pri la amo kiun celebras la poetoj. Do supozeble ne temas pri homara amo nek pri kanibalismo. Por la Budhistoj, tia amo estas nur iluzio kaj fonto de suferoj. Por ili la amo estas voli bonon al la tuta homaro - kaj eĉ al bestoj kaj aliaj estaĵoj, sen atendi reciprokon. Tiu sento, atingebla eventuale per longa trajnado, alportas feliĉon.

La enkondukanto parolis pri sento, kiun li ne spertis de post 17 jaroj. Mi ne scias, ĉu li estas pli aĝa ol tio, sed tiukaze estus pli facile respondi al lia demando se li priskribus tion, kion li sentis antaŭe.

先頭にもどる