본문으로

La nova versio de lernu!

글쓴이: Jev, 2016년 7월 19일

글: 217

언어: Esperanto

Jev (프로필 보기) 2016년 7월 22일 오후 10:25:46

Vi ne plu devas ensaluti. Agrablan uzadon okulumo.gif

Christa627 (프로필 보기) 2016년 7월 23일 오전 5:23:23

Tiu ĉi parto de la kurso ne funkcias por mi: http://lernu.net/kurso/nakamura/11/11 . Ĝi markas ĉiujn miajn respondojn malĝustaj, kvankam ili certe estas ĝustaj. Mi uzas mian poŝtelefonon, sed verŝajne tio ne gravas.

Jev (프로필 보기) 2016년 7월 23일 오전 6:02:34

Christa627:Tiu ĉi parto de la kurso ne funkcias por mi: http://lernu.net/kurso/nakamura/11/11 . Ĝi markas ĉiujn miajn respondojn malĝustaj, kvankam ili certe estas ĝustaj. Mi uzas mian poŝtelefonon, sed verŝajne tio ne gravas.
Ĉu vi portis ĉiujn respondojn al la ĝustaj lokoj? Ĉiu kesto tie havas po du respondoj

Christa627 (프로필 보기) 2016년 7월 23일 오전 6:50:46

Ho, ĉu ĝi bezonas ambaŭ? Ne estis klare.

Aldono: estas ĝene malfacile movi la respondojn (per tuŝekrano) supren kaj malsupren sen rulumi la paĝon; mi provas movi respondon, kaj iufoje sukcesas, sed alifoje la tuta ekrano moviĝas kun ĝi kaj do la respondo restas en la sama loko relative al la cetero. Mi ne scias kiel oni riparus tion, estas problemo pri tiri-kaj-lasi ĝenerale en tuŝekranoj... Mi trovis, ke se mi klakas la respondon, ĝi flugas al la unua malplena spaco, sed se necesas du respondoj en unu spaco, tio ne helpas.

Urho (프로필 보기) 2016년 7월 23일 오전 7:01:29

Jev:Vi ne plu devas ensaluti. Agrablan uzadon okulumo.gif
Kia novaĵo! — Nun PIV estas uzebla al ĉiu. Dankon!

Dominique (프로필 보기) 2016년 7월 23일 오후 12:37:15

En la paĝo de la kurso "Gerda Malaperis" http://lernu.net/biblioteko/110 mi vidas: Author: Lernu!
Ĉu ne devus esti "Claude Piron"?

Jen aliaj korektindaĵoj:

En la paĝo http://lernu.net/subteno
to *accomodate* (→ accommodate) many users

En la paĝo http://lernu.net/reguloj
post retpoŝta *atentig* (→ atentigo) de uzantoj

Kie estas nun la tradukejo? Mi dezirus korekti erarojn en francaj tradukoj.

Urho (프로필 보기) 2016년 7월 23일 오후 8:31:16

Dominique:Kie estas nun la tradukejo? Mi dezirus korekti erarojn en francaj tradukoj.
Jen
Jev:
novatago:Mi iom serĉis kaj eble mi rigardis tro rapide sed mi ne trovis kiel aliri al la tradukejo. Ĉu tio eblas?
Ĝis, Novatago.
Jes, ĝi translokiĝis al la nova loko.

lagtendisto (프로필 보기) 2016년 7월 24일 오전 11:07:21

Pri '© 2002-2016 lernu.net': Ĉu vi klarigus kopirajton plu klare? Ankaŭ, laŭ KK, kio de kopirajto enhavas kurson 'La teorio Nakamura'?

Krea Komunaĵo avizo

lagtendisto (프로필 보기) 2016년 7월 24일 오전 11:13:07

Ĉu ankaŭ oni enmetis navigadarektilon « < 1 2 3 4 5 > » ĉe supre? ekzemple:

Mesaĝoj: 122 « < 1 2 3 4 5 > » Lingvo: Esperanto

lagtendisto (프로필 보기) 2016년 7월 24일 오전 11:16:05

Kio estas funkciaideo de kaŝu sian mesaĝon? Ĉu kaŝfunkcio posedas saman funkcion kia eksa 'preview/Vorschau'?

다시 위로