До змісту

La nova versio de lernu!

від Jev, 19 липня 2016 р.

Повідомлення: 217

Мова: Esperanto

brainlulz (Переглянути профіль) 25 липня 2016 р. 08:28:51

Saluton,

Mi havas unu problemo kun mesagxoj, neebla de malfermi la pagxon en la francino versio de lernu!

Kiu eble helpas mi ?

Dankon!

Urho (Переглянути профіль) 25 липня 2016 р. 08:42:30

brainlulz:Mi havas unu problemo kun mesagxoj, neebla de malfermi la pagxon en la francino versio de lernu!
Jen la franclingva versio de lernu!http://lernu.net/

…aŭ ĉu vi volas trovi la franclingvan forumon? — Se jes, bonvolu elekti nur la francan ĉe la Lingvofiltrilo.

P.S. — jen ankoraŭ la lernu!-vortaro → http://lernu.net/vortaro

brainlulz (Переглянути профіль) 25 липня 2016 р. 10:06:31

Urho,

Jen la eraro: ...

Mi estas en la francligva versio de lernu!.
Cxu veni de mia aû la pagxo ?

ALT+1 estas tre utila por malfermi el vortaro !

Urho (Переглянути профіль) 25 липня 2016 р. 11:25:40

brainlulz:Urho,
Jen la eraro:
Mi estas en la francligva versio de lernu!.
Cxu veni de mia aû la pagxo ?
Ho ve! — Mi tute miskomprenis vian mesaĝon. Mi bedaŭras!
Eble vi do celis privatajn mesaĝojn inter uzantoj? Ili ne ankoraŭ funkcias! malgajo.gif
brainlulz:
ALT+1 estas tre utila por malfermi el vortaro !
Jes, tio estas bona alternativo. Tamen mi preferas malsaman fenestron de mia retumilo. ridulo.gif

Fenris_kcf (Переглянути профіль) 25 липня 2016 р. 15:56:16

brainlulz:ALT+1 estas tre utila por malfermi el vortaro !
Hmm, ne laŭ mi. En mia retumilo tiu buton-grupo estas traktata por ŝanĝado de subfenestroj.

aphslytherin (Переглянути профіль) 25 липня 2016 р. 19:32:08

eszteme:Bona laboro sed la nova versio tre memorigas aliaj kursoj al lernadoj lingvoj. Bone ke lernu.net direktiĝas en moderna retpagxo.

Mi havas la demando – kie mi povas trovi egzamenoj? Iam egzamenoj estis sur lernu.net, sed postea forviŝis ilin.
Mi havas la saman demandon!

Jev (Переглянути профіль) 26 липня 2016 р. 13:34:36

La ekzamenoj ne plu estas kaj ni ankoraŭ ne decidis, ĉu ni iam aldonos ilin. La nuna kurso estas fakte kiel unu granda ekzameno, oni faras ekzercojn, ricevas poentojn ks. Ni certe ankoraŭ diskutos tion kadre de la teamo, ni informos, se aperos iuj novaĵoj pri tio.

Jev (Переглянути профіль) 26 липня 2016 р. 13:36:22

Christa627:Aldono: estas ĝene malfacile movi la respondojn (per tuŝekrano) supren kaj malsupren sen rulumi la paĝon; mi provas movi respondon, kaj iufoje sukcesas, sed alifoje la tuta ekrano moviĝas kun ĝi kaj do la respondo restas en la sama loko relative al la cetero. Mi ne scias kiel oni riparus tion, estas problemo pri tiri-kaj-lasi ĝenerale en tuŝekranoj... Mi trovis, ke se mi klakas la respondon, ĝi flugas al la unua malplena spaco, sed se necesas du respondoj en unu spaco, tio ne helpas.
Mi komprenas, bedaŭrinde krei la sistemon, kiu egale bone funkcios sur ĉiuj ekranoj, estas sufiĉe komplike. Sur tre malgrandaj ekranoj neeviteble aperas iom da problemoj pri maltro da spaco.

Jev (Переглянути профіль) 26 липня 2016 р. 13:41:50

spreecamper:Kio estas funkciaideo de kaŝu sian mesaĝon? Ĉu kaŝfunkcio posedas saman funkcion kia eksa 'preview/Vorschau'?
Tio estas prepariĝo por la novaj funkcioj de la forumo, ekz. ke la spam-mesaĝoj estu kaŝataj aŭtomate. Nun la funkciado de tiu afero estas iom senlogika, sed tio ŝanĝiĝos poste.

Jev (Переглянути профіль) 26 липня 2016 р. 13:42:10

spreecamper:Ĉu ankaŭ oni enmetis navigadarektilon « < 1 2 3 4 5 > » ĉe supre? ekzemple:
Mesaĝoj: 122 « < 1 2 3 4 5 > » Lingvo: Esperanto
Mi eksperimentos pri tio..

Назад до початку