Till sidans innehåll

La nova versio de lernu!

av Jev, 19 juli 2016

Meddelanden: 217

Språk: Esperanto

Jev (Visa profilen) 26 juli 2016 13:43:14

spreecamper:Pri '© 2002-2016 lernu.net': Ĉu vi klarigus kopirajton plu klare? Ankaŭ, laŭ KK, kio de kopirajto enhavas kurson 'La teorio Nakamura'?
Krea Komunaĵo avizo
Pri diversaj materialoj povas esti malsamaj rajtoj. Kaze se vi volas uzi ion, prefere unue kontaktu la teamon kaj demandu pri tio.

Jev (Visa profilen) 26 juli 2016 13:45:09

Dominique:En la paĝo de la kurso "Gerda Malaperis" http://lernu.net/biblioteko/110 mi vidas: Author: Lernu!
Ĉu ne devus esti "Claude Piron"?
Jen aliaj korektindaĵoj:
En la paĝo http://lernu.net/subteno
to *accomodate* (→ accommodate) many users
En la paĝo http://lernu.net/reguloj
post retpoŝta *atentig* (→ atentigo) de uzantoj
Kie estas nun la tradukejo? Mi dezirus korekti erarojn en francaj tradukoj.
Pri la tradukejo vi jam ŝajne ricevis respondon pli frue. Kaj la erarojn mi ĵus traktis, dankon pro la atentigo.

JonathanPool (Visa profilen) 26 juli 2016 17:04:49

Bela aspekto. La unua rimarkita difekto, tamen, estas la aranĝo de la 8 kvadratoj sub "Esploru la paĝaron". Ili aspektas kiel 8 aŭoj. Tamen, ili vere estas nur 4 aŭoj, de kiuj ĉiu posedas du ligojn, unu teksta kaj la alia bilda. Neeblas scii ke ili estas tiel grupigitaj. Pli bonus montri nur 4 bordajn regionojn. En ĉiu vi povus montri kaj tekston kaj bildon, se vi volus.

lagtendisto (Visa profilen) 26 juli 2016 17:25:06

Grown:
spreecamper:Mi supozas, ke Ana agus kia kvidisto por gvidu komencantojn ene Esperantujo.
Ĉu vi intendis "Mi supozas, ke Ana agus kiel gvidisto por gvidu komencantojn en Esperantujo."?
Jes, tion mi intencis.

lagtendisto (Visa profilen) 26 juli 2016 18:01:38

Dankon Jev pri viaj respondoj rilate miaj demandoj pri kaŝfunkcio, navigadarektilo, kopirajto.

lagtendisto (Visa profilen) 26 juli 2016 18:08:21

Grown:
spreecamper:Malteme: Grown, ĉe via profilo mi vidis, ke vi posedas Esperanto-nivelon Meza (B1-B2). Ĉu bazas tion sur ofiziala KER-ekzameno?
Ne, mi neniam prenis la ekzamenon.
Pardonu min. Estis stulta demando de mi. Oni mem povas destini ene sia profilo, kategorio "Esperanto-nivelo".

lagtendisto (Visa profilen) 29 juli 2016 16:48:30

Тerurĉjo:lernu-teamo dum pli ol 4 jaroj nutris nin per promesoj pri nova paĝaro (rusoj diras - oni pendigis pastaĵon sur la orelojn)

rezulte ni ricevis ion strangan, maloportunan, ne funkciantan, malkompreneblan,sen kutimaj opcioj kaj iloj

veran vojon vi moviĝas, kamaradoj
Kial vi kaŝis vian personan opinion ene de konstruita greg-opinio? Ĉu ne estas malkuraĝa "iomete"?

Amike,

Jev (Visa profilen) 29 juli 2016 17:54:33

Тerurĉjo:lernu-teamo dum pli ol 4 jaroj nutris nin per promesoj pri nova paĝaro (rusoj diras - oni pendigis pastaĵon sur la orelojn)
rezulte ni ricevis ion strangan, maloportunan, ne funkciantan, malkompreneblan,sen kutimaj opcioj kaj iloj
veran vojon vi moviĝas, kamaradoj
Kutimaj opcioj kaj iloj? Tiam tio ne estus nova paĝaro, sed la malnova. Nu.. kaj krome la teamo neniun perforte devigas uzi la paĝaron, la interreto grandas, eble provu serĉi ion pli bonan.

Paulinho (Visa profilen) 30 juli 2016 14:30:42

Mi ne trovis la vortaron....

Urho (Visa profilen) 30 juli 2016 14:53:09

Paulinho:Mi ne trovis la vortaron....
Alklaku sur la libro-butono supre (maldekstre) de la paĝo. — Nu, la rekta adreso de la lernu!-vortaro ja estas:…kaj la reta PIV ekzistas ĉi tie: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Tillbaka till toppen