Contribuții/Mesaje: 217
Limbă: Esperanto
Jev (Arată profil) 20 iulie 2016, 08:25:43
Urho:Ŝajnas, ke la Lingvofiltrilo (eo, fi) ne tute funkcias, ĉar mi ne vidas miajn novajn finnalingvajn mesaĝojn en la forumo. Do, mi devas uzi nur la finnan en Lingvofiltrilo por trovi ilin.Jes, ŝajne estas iom da problemoj pri tio. Mi hodiaŭ provos eltrovi la problemon. Dankon!
Jev (Arată profil) 20 iulie 2016, 08:28:11
psychoslave:Gratulu al la teamo por la nova retejo!Dankon pro la gratuloj. La kodon ni ankoraŭ ne planas publikigi, sed por la vortaro ni certe planas aldoni kelkajn pliajn funkciojn, interalie ankaŭ la rapidajn klavojn por ŝanĝi la direkton.
Pri la vortaro, estus bone se oni povas inversigi la celan kaj la fontan lingvon per unu butono. Se tiu butono estus alirebla per "shift+tab" kiel en la malnova versio, tiu estus perfekta. Alie, la nova lingvo selektado estas multe pli bone ol al malnova laŭ mi, gratulu!
Parenteze, ĉu la kodo estas publikigita kun libera permisilo do mi povas kontribui al ĝi?
Jev (Arată profil) 20 iulie 2016, 08:30:39
haydn:Ĉu ne estus pli bone, se oni povus per unu klako renversi la font- kaj cellingvojn? La estinta butono malaperis.Dankon pro la proponoj, ni nepre pripensos tion.
Kaj ĉu ne estus pli bone, se oni povus mem elekti, kiujn lingvojn montri en la vortara lingvolisto? Kompreneble neniu persono konas ĉiun lingvon en Lernu, do la rulumado tra la kompleta listo propre ne necesus, se forlaseblas lingvojn de si nekonatajn. Ankaŭ: Alt+1 (por malfermi vortaron) ne funcias dum skribo (almenaŭ en la forumo).
Jev (Arată profil) 20 iulie 2016, 08:31:08
johmue:Bonvolu ebligi aŭ eble eĉ devigi https.Estas planate.
Fenris_kcf (Arată profil) 20 iulie 2016, 08:44:47
Jev:Laux mi tio estas la plej grava afero. Mi esperas ke la lernu-skipo scias kion signifas mankanta cxifrado.jomue:Bonvolu ebligi aŭ eble eĉ devigi https.Estas planate.
tommjames (Arată profil) 20 iulie 2016, 09:18:31
Mi tre ŝatas la novan sistemon por forumolingvoj. Jam unueca forumo kun lingvofiltroj... kia bonega ideo! Multe pli bona ol antaŭe.
alimales (Arată profil) 20 iulie 2016, 09:20:09
Ekzemple :
- kie estas la naciaj forumoj?
- ĉu oni ne plu povas legi la diversaj partoj de la forumo ĝenerale kaj ne temo post temo?
- kiel oni respondas al iu aparte (la citaĵo ne plu aperas kiam oni faras respondon)?
ktp...
Mallonge, la forumo estas kvazaŭ neuzebla por mi.
Jev (Arată profil) 20 iulie 2016, 09:38:26
tommjames:Ŭaŭ! Ŝajne la reverko estis giganta entrepreno kaj ĝi realiĝis sufiĉe sukcese, gratulegon!Grandan dankon!
Mi tre ŝatas la novan sistemon por forumolingvoj. Jam unueca forumo kun lingvofiltroj... kia bonega ideo! Multe pli bona ol antaŭe.
Jev (Arată profil) 20 iulie 2016, 09:44:39
alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?Ĉiam estas malfacile transiri al la nova sistemo, kiam oni estas alkutimiĝinta al la malnova. Ĉio ŝajnas esti maloportuna kaj nekutima. Provu iom da alkutimiĝi, eble vi fine ŝatos ĉion. Se ni rimarkos, ke multaj homoj malfacile uzas la forumojn, tiam ni pensos pri iuj aldonaj klarigoj.
- kie estas la naciaj forumoj?
- ĉu oni ne plu povas legi la diversaj partoj de la forumo ĝenerale kaj ne temo post temo?
- kiel oni respondas al iu aparte (la citaĵo ne plu aperas kiam oni faras respondon)?
ktp...
Mallonge, la forumo estas kvazaŭ neuzebla por mi.
alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?Nun la nacilingvaj forumoj loĝas en la samaj kategorioj kiel tiuj en Esperanto. Per la lingvofiltiro elektu la lingvojn, kiujn vi komprenas kaj la sistemo montros informojn nur pri tiuj lingvoj.
- kie estas la naciaj forumoj?
alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?Nun komplete ŝanĝiĝis la koncepto, ĉiu uzanto per la lingvofiltiro kreas propran individuan filtradon de la mesaĝoj.
- ĉu oni ne plu povas legi la diversaj partoj de la forumo ĝenerale kaj ne temo post temo?
alimales:Ĉu estas ie klarigo pri kiel funkcias tiu nova Lernu?Estis teknika problemo, nun apud ĉiu mesaĝo devas aperi la butono, per kiu eblas respondi.
- kiel oni respondas al iu aparte (la citaĵo ne plu aperas kiam oni faras respondon)?
homaran (Arată profil) 20 iulie 2016, 09:57:59
Mesajul a fost ascuns.