前往目錄

La lingvo de birdokantoj

貼文者: trojo, 2005年7月2日

訊息: 5

語言: Esperanto

trojo (顯示個人資料) 2005年7月2日上午5:46:37

Bonvolu pardoni mian malperfektan gramatikon.

Mi pensas, ke ĉi tiu estas interesa artiklo (en Angla): http://www.cnn.com/2005/TECH/science/06/24/chickad...

"Tiuj gaje sona ĉirpoj el la arbo en la malantaŭ korto portas ne nur ĝojan mesaĝon. Ili komunikas surprize malsimplajn informojn pri kaŝitaj danĝeraj bestoj, raportis biologoj ĵaŭde."

Laŭ la artiklo, la birdokanto de la ĉikadio (= "chickadee" en Angla) estas malsimpla lingvo. Ankaŭ birdoj havas regionajn dialektojn. Mi miras.

Qwertie (顯示個人資料) 2005年7月17日下午11:57:56

Sed la artikolo ne vere diras kiom malsimpla la lingvo estas, nur ke gxi havas multajn variajxojn, evidente ke ni homoj ne komprenas la lingvon ankoraux.  Mi min demandas, cxu ajn besto havas lingvon ecx kompareble malsimplan al la homaj lingvoj.  Ecx la "facila" Esperanto estas tre malsimple fakte, oni devas konsenti.

Kaj sxajnas al mi, ke birdo ne havas kapon tiel grandan por la cerbo necesa, por kompreni malsimplan lingvon.

inorez (顯示個人資料) 2005年10月30日下午7:43:10

Ĉu vi iam aŭdis babilado per gomeran fajfon?

Nune, ekde kelkaj jaroj, la gomera fajfo estas instruata en insulaj lernejoj de La Gomera.

Mi ŝatus iam lerni ĝin!

Mi rimarkas ke ĉi tion ke mi diras ne estas pri birda lingvo, sed ĝi iometo ŝajnas al kurioza birdokanto, cxu? ridulo.gif

Tjeri (顯示個人資料) 2011年9月8日上午6:37:01

Chickadees kaj tits estas "Paruoj" en Esperanto.

cellus (顯示個人資料) 2011年9月8日上午7:05:21

inorez:Ĉu vi iam aŭdis babilado per gomeran fajfon?

Nune, ekde kelkaj jaroj, la gomera fajfo estas instruata en insulaj lernejoj de La Gomera.

Mi ŝatus iam lerni ĝin!

ridulo.gif
En la sepdekaj jaroj mi aŭdis radioprogramon en la sveda radio pri la fajfistoj sur La Gomera. Mi devas havi ĝin sur kasedo ie. Oni priskribis la lingvon tiel, ke oni fajfas parlante la hispanan per la lango. La diversaj vokaloj fariĝas fajfoj de diversa alteco. Mi memoras ke la "a" en "pesetas" havis tre malaltajn tonojn dum la e estis iom pli altaj. Iu skota fonetikisto lernis la lingvon "silbo"(?) kaj priskribis ĝin. Devus esti sufiĉe multe pri ĝi en la reto.

回到上端