إلى المحتويات

Opinioj pri Ido

من rann, 14 أغسطس، 2016

المشاركات: 4

لغة: Esperanto

rann (عرض الملف الشخصي) 14 أغسطس، 2016 2:44:35 م

Mi scivolas, kio estas la opinioj pri Ido en la Lernu-komunumo.

Laŭ mi, la pronomosistemo estas bona krom "Tu" kaj "Li". Oni ne bezonas neformalan aŭ formalan pronomon ĉar formaleco malsamas inter malsimilaj kulturoj. Mi ne ŝatas la korelativojn de Ido ĉar estas tro da esceptoj en ili

LeoBeltran (عرض الملف الشخصي) 15 أغسطس، 2016 12:50:20 ص

Ido estas por mi tre simila al Interlingvao. Mi ne ŝatas ĝin ĉar Ido estas pli natura, sed ankaŭ ĝi estas malpli facila por azianoj.

novatago (عرض الملف الشخصي) 15 أغسطس، 2016 8:34:03 ص

Ido ne estas pli bona ol Esperanto, simple estas iom malsama kaj ĝiaj defendantoj ne volis vidi tion. Ili nur damaĝis la progresadon de Esperanto per skismo ĉar ili pensis ke Ido progresus pli rapide ĉar ili ŝatis pli Idon ol Esperanton. Bone, oni jam scias la rezulton, Ido preskaŭ malaperis kaj malfortigis la Esperantan parolantaron. Tiel blindaj estas ĉiam reformistoj, kaj ili nenion lernas de historio.

Ĝis, Novatago.

EvandroFreitas (عرض الملف الشخصي) 15 أغسطس، 2016 4:57:53 م

Ne valoras la penon perdi tempon lernante idon.
Chefe pro tio, lau la maniero kiel ghi naskighis.
La kreinto de Esperanto kreis ghin por la bono kaj libera uzo de la homaro, ne por sia propra elstarigho.
Estas ankau alia afero: shajnas ke, post Esperanto, iu ajn kapablas krei lingvojn. Ech mia papago!

Brakumon.

عودة للاعلى