לתוכן העניינים

Rakontetoj

של al_lastor, 18 באוגוסט 2016

הודעות: 12

שפה: Esperanto

al_lastor (הצגת פרופיל) 18 באוגוסט 2016, 16:33:02

Tie ĉi mi metos etajn rakontetojn. Mi volas du aĵojn:
• ke vi havu plezuron pro la legado;
• ke mi vidu erarojn, kiujn vi trovos.
Do se vi vidas eraron, diru pri ĝi al mi!

Enhavo
1. Promeno — 57 v.
1. Pluvo — 74 v.
1. AI — 65 v.

al_lastor (הצגת פרופיל) 18 באוגוסט 2016, 16:33:36

Promeno
Inter altaj arboj de maljuna arbaro fluis rojo. La akvo estis pura kaj malvarma. Radikoj de la surbordaj arboj, bestoj kaj multkoloraj birdoj trinkis ĝin.

Mi ĉiutage promenis tra la laŭroja pado, ĉar mi ŝatas ĝui belon de la ĉirkaŭa naturo, iri sub la branĉoj. Dum tiaj momentoj miaj pensoj ĉiam estas liberaj kaj klaraj. Vivo bonas.

57 v.

agadar (הצגת פרופיל) 19 באוגוסט 2016, 16:11:16

Tie ĉi mi metos...
ke vi havu plezuron pro legado
ke mi vidu erarojn, kiujn vi trovos
...
Promeno
... promenis sur la laŭroja pado ....
....Dum (ĉi?) tiaj momentoj ....
....dum frua mateno = frumatene (pli simple kaj pli bone) ....
...miaj pensoj ĉiam estas (???) liberaj ....

La komenco tute bona ridulo.gif

al_lastor (הצגת פרופיל) 20 באוגוסט 2016, 15:03:51

Donkon, mi ete korektis la tekston.

al_lastor (הצגת פרופיל) 20 באוגוסט 2016, 16:05:18

Pluvo
Kiam pluvegas, estas nenio pli bona ol preni al siaj manoj tason da varma teo kaj, rigardante, kiel falas la gutoj, malrapide trinki ĝin. Ni ne ĉiam havas tempon por fari tiajn simplajn aĵojn, sed sen ili vivo estus sengusta kaj malplena.

Iam oni timis fulmotondron, nun mi scias, ke ĝi ne tre minacas al mi. Somere ĉi tie ofte tondras, dum la momentoj oni spiras pli facile, kaj mi povas ripozi de varmego.
74 v.

agadar (הצגת פרופיל) 21 באוגוסט 2016, 08:46:30

...preni en siajn manojn tason da varma teo... aŭ ...preni al siaj manoj tason da...
...dum la momentoj oni spiras pli facile...(pli bonstila)
...ripozi de varmego... (sen "la" - miaopinie)

al_lastor (הצגת פרופיל) 21 באוגוסט 2016, 09:32:41

Dankon.

al_lastor (הצגת פרופיל) 21 באוגוסט 2016, 17:10:15

AI
— Preskaŭ ĉiu komprenas, ke se oni kreos veran AI-on, ĝi finigos la nunan homaron. Precipe komprenas tiu, kiu estas pli saĝa ol stultulo. Sed amuzas, ke estis, estas kaj estos homoj kiuj ege soifas vidi ĝin,— viro ekridetas, ete spiras kaj adigas.— Ĉu mia penso estas komprenebla?
— Jes,— la respondo aparas tuj,— ĉu mi opiniu ĝin kiel la celo de mia estado, la Kreinto?
64 v.

AI — Artefarita inteligenteco.

agadar (הצגת פרופיל) 21 באוגוסט 2016, 18:53:32

...se oni kreas (aŭ kreos??) veran AI-on...
...estas pli saĝa de stultulo...
....Sed amuzas fakto, ke... (iom mankas al mi subjekto)
...kiuj deziregas (aŭ avidegas) vidi ĝin...
...viro ekridetis, suspiris kaj adis...
...la respondo aperis tuj...
...ĉu mi opiniu ĝin...

al_lastor (הצגת פרופיל) 21 באוגוסט 2016, 19:39:53

Dankon, sed mi ne opinias, ke eraris ĉie, kie vi korektis.

pri ol
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/komparoj/kiel_o...

Pri ke
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/ke/su...

http://vortaro.net/#soifi
soifi. 2 (tr) Forte deziri, aspiri:

http://vortaro.net/#spiri
spiri 4 (tr) Iom halti en streĉa penado:
=)

לראש הדף