إلى المحتويات

[Baza 1] Semajno 2: Paroli pri aliaj homoj

من Junesun, 30 أبريل، 2008

المشاركات: 39

لغة: Esperanto

EL_NEBULOSO (عرض الملف الشخصي) 14 مايو، 2008 6:12:50 ص

Saluton!

Mia nomo estas Geraldo. Mi loĝas en Vieno (en Austrio).

Mia ŝatokupo estas la hejmkinejo. Mi laboras kiel scientisto en malgranda firmo.

@TWM:

La nomo estas Friedensreich Hundertwasser. Originale estis Stowasser sed la slava vorto sto signifas hundert.

Geraldo

BoZso (عرض الملف الشخصي) 14 مايو، 2008 1:11:47 م

Saluton!
Mi loĝas en Budapeŝto. Mi ŝatas danci kaj vojaĝi. sal.gif

farrioth (عرض الملف الشخصي) 17 مايو، 2008 6:29:58 ص

Hmmm, mia lasta poŝto ne funkciis. Do, mi repoŝtas ĝin.

akvokajoleo:"hugs", en angla
Laŭ la vortaro de Lernu, ĝi signifas 'bracelet' en la angla. Ĝi ne estas en miaj aliaj vortaroj (inkluzive mia PIV).

Filu (عرض الملف الشخصي) 17 مايو، 2008 2:47:35 م

akvokajoleo:
ohiojohano:Mi kantas gregorian ĉanton. Ĝi estas la muziko de la romia rito de la meso.
Mi tre ŝatas la gregoriajn ĉantojn! Mi konas kelkajn(?) "by heart".
Ege interesa laŭ mi estas la gregoria kantarto, sed se mi ĝoje aŭdas ĝin, mi tamen ne scipovas kanti ĝin.

La vorto, kiun vi deziras por "by heart", estas "parkere" ("Mi konas kelkajn parkere")

sal.gif

akvokajoleo (عرض الملف الشخصي) 18 مايو، 2008 3:22:46 م

farrioth:Hmmm, mia lasta poŝto ne funkciis. Do, mi repoŝtas ĝin.

akvokajoleo:"hugs", en angla
Laŭ la vortaro de Lernu, ĝi signifas 'bracelet' en la angla. Ĝi ne estas en miaj aliaj vortaroj (inkluzive mia PIV).
Laŭ la vortaro Portugala-Esperanta de Lernu, "abraço" (hug) estas "ĉirkaŭbrako". En aliaj vortaroj Portugala-Esperanta kiujn mi havas, "abraço" estas "ĉirkaŭbrako", "brakumo" aŭ "ĉirkaŭpreno". Ĉi tie en Brazilo, ĉiuj esperantistoj uzas la vorton "brakumo".

En la Portugala-Esperanta vortaro de Lernu, "bracelete" (bracelet) estas "brakringo; ĉirkaŭmano; braceleto".

Amike,

Akvokajoleo

farrioth (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2008 10:03:09 ص

akvokajoleo:Laŭ la vortaro Portugala-Esperanta de Lernu, "abraço" (hug) estas "ĉirkaŭbrako". En aliaj vortaroj Portugala-Esperanta kiujn mi havas, "abraço" estas "ĉirkaŭbrako", "brakumo" aŭ "ĉirkaŭpreno". Ĉi tie en Brazilo, ĉiuj esperantistoj uzas la vorton "brakumo".

En la Portugala-Esperanta vortaro de Lernu, "bracelete" (bracelet) estas "brakringo; ĉirkaŭmano; braceleto".
Dankon. Mi pensas, ke tio estas eraro en la angla vortaro de Lernu.

'Hug' estas ĉirkaŭpremo en mia angla vortaro (Wells).

TWM (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2008 8:15:03 م

EL_NEBULOSO:Saluton!

@TWM:

La nomo estas Friedensreich Hundertwasser. Originale estis Stowasser sed la slava vorto sto signifas hundert.

Geraldo
Dankon, mi ne sciis ke Hundertwasser esti traduko de slava vorto stowasser.

akvokajoleo (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2008 9:40:49 م

Filu:
akvokajoleo:Mi tre ŝatas la gregoriajn ĉantojn! Mi konas kelkajn(?) "by heart".
Ege interesa laŭ mi estas la gregoria kantarto, sed se mi ĝoje aŭdas ĝin, mi tamen ne scipovas kanti ĝin.

La vorto, kiun vi deziras por "by heart", estas "parkere" ("Mi konas kelkajn parkere")

sal.gif
Dankon Filu!

akvokajoleo (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2008 9:46:18 م

farrioth:Dankon. Mi pensas, ke tio estas eraro en la angla vortaro de Lernu.

'Hug' estas ĉirkaŭpremo en mia angla vortaro (Wells).
"ĈirkaŭpreMo"? Mi neniam vidis tiun vorton. Vi ne volas diri "ĉirkaŭpreNo"?

Ĝis!

عودة للاعلى