إلى المحتويات

Klaku.net reprogramita kaj pli uzebla ol neniam

من cursbenicassim, 23 سبتمبر، 2016

المشاركات: 9

لغة: Esperanto

cursbenicassim (عرض الملف الشخصي) 23 سبتمبر، 2016 9:35:58 م

Saluton,
mi simple volis informi al vi ĉij pri la reprogramado de KLAKU.NET, via demokratia amaskomunikilo, de la malnova versio http://malnova.klaku.net ĝis la nuna ---> http://klaku.net

Pere de http://klaku.net ni ĉiuj povas publikigi novaĵojn kaj blogaĵojn kaj diskonigi al aliaj samlingvanoj, ĝi funkcias kiel informcentro por la tuta esperantistaro.

Ĝis, klakantoj. Fartu feliĉe kaj bone.

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 23 سبتمبر، 2016 10:05:54 م

Ĉu vi estas la kreinto de "klaku.net"?

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 23 سبتمبر، 2016 10:05:55 م

---------

nornen (عرض الملف الشخصي) 24 سبتمبر، 2016 6:39:30 ص

Via paĝaro indikas, ke ĝi uzas utf-8 por bitokigi literojn. Tamen uzante utf-8 mi nur vidas tion:
Trans La Florida Markolo†estas 30-minuta dokumenta filmo, kiu registras historian momenton. Temas pri la unua laÅ­leÄa vizito de Usonaj Esperantistoj al Kubo poste 54 jaroj da malpermeso.
a Teo Kiu Venigas Amatinon†estas la unua fikcia filmeto de GLOBETO, la plej mojosa E-kanalo ĉe YouTube. Ĉi tiu videaĵo estis farita por partopreni konkurson de Ĉina Radio Internacia, kies temo estis “Teo Kaj Amoâ€.
La ĉeestantoj subskribis Urumĉian Deklarcion de Ĉina-Eŭrazia Forumo de Informa Interligo kaj Interlaboro, kiu proponas starigi mekanismon de multflanka kunlaboro inter diverslandaj telekomunikaj kompanioj kaj okazigi ĉi-rilatan forumon bazitan sur la ekspozicio en ĉiu dua jaro.
...

Christa627 (عرض الملف الشخصي) 24 سبتمبر، 2016 11:58:29 م

nornen:Via paĝaro indikas, ke ĝi uzas utf-8 por bitokigi literojn. Tamen uzante utf-8 mi nur vidas tion:
Trans La Florida Markolo†estas 30-minuta dokumenta filmo, kiu registras historian momenton. Temas pri la unua laÅ­leÄa vizito de Usonaj Esperantistoj al Kubo poste 54 jaroj da malpermeso.
a Teo Kiu Venigas Amatinon†estas la unua fikcia filmeto de GLOBETO, la plej mojosa E-kanalo ĉe YouTube. Ĉi tiu videaĵo estis farita por partopreni konkurson de Ĉina Radio Internacia, kies temo estis “Teo Kaj Amoâ€.
La ĉeestantoj subskribis Urumĉian Deklarcion de Ĉina-Eŭrazia Forumo de Informa Interligo kaj Interlaboro, kiu proponas starigi mekanismon de multflanka kunlaboro inter diverslandaj telekomunikaj kompanioj kaj okazigi ĉi-rilatan forumon bazitan sur la ekspozicio en ĉiu dua jaro.
...
Jes, tion mi vidas ĉe la paĝaro.

pikolas (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2016 4:46:28 م

Ĉu la fontkodo de klaku.net estas libera?

ombresaco (عرض الملف الشخصي) 11 أكتوبر، 2016 4:58:50 م

Gratulon, mi supozas. Verŝajne, la ŝanĝoj ne videblas.
Ankaŭ mi ne kapablas legi bone la ĉapeiltajn literojn.


Mi ĉiam ŝatis la ideon, sed, verŝajne oni nur skribas kaj ne voĉdonas, ne komentas...
Espereble ĉi foje oni partoprenu pli.

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 16 أكتوبر، 2016 8:14:35 ص

Mi havas la saman problemon pri ĉapelitaj literoj kiel ombresaco kaj nornen.
Eĉ pli strange, mi bone vidas ĉapelitajn literojn en la menuo (Popularaj novaĵoj, Ĵusaj novaĵoj),
sed NE en la teksto, kie mi vidas, ekzemple, "?inio" anstataŭ "Ĉinio".

Tamen, pli atente rigardinte la tekstojn, mi malkovris ke "ŝ" nenie aspektas fuŝa, nur "ĉ", "ĵ" ktp.

Kaj, se mi petas la fontan kodon de la retpaĝo, mi trovas "?" ankaŭ en ĝi. Eble la problemo ne estas en la paĝo,
sed en la metodo uzita pro krei la paĝon mem.

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 16 أكتوبر، 2016 8:21:01 ص

Mi pardonpetas!

Nun mi malkovris la bonan novaĵon kiu eble estis celita ekde la komenco.

La plej novaj tekstoj estas bone legeblaj.
Tio estas:
* oni ne korektis la malnovajn tekstojn, kiuj daŭre aperas fuŝaj (pri ĉapelitaj literoj)
* tamen la tekstoj kiuj estis afiŝitaj en la lasta tempo ("Ĵusaj novaĵoj") aspektas bone
* sufiĉas atenti la afiŝdaton

Eble iuj legantoj komprenis tion tuj... Sed tiu informo utilos por la ceteraj (kiel mi).

عودة للاعلى