Kial ne la Angla?
ya jan aleksan, 7 Mei 2008
Ujumbe: 32
Lugha: Esperanto
jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 9:02:37 asubuhi
Mi nune havas demandon pri lingvo en alia forumo, kaj mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona elekto tiel internacia lingvo. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?
antaŭe dankon
NORDULINO (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 9:36:01 asubuhi
Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?En la fadeno "En la germana" Frankp skribis:
"Se vi deziras gajni monon - lernu la anglan.
Se vi deziras koniĝi kun homoj, la mondo kaj amikoj - lernu Esperanton".
Ĉar mi preskaŭ ne komprenas la germanan, kaj malbone regas Esperanton (kompreneble malfidinda tradukisto), jen la argumento germane:
"Willst Du Geld verdienen, lerne Englisch. Willst Du Menschen, die Welt und Freunde kennenlernen, lerne Esperanto."
Frankp permesis al mi citi lin.
mnlg (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 9:45:44 asubuhi
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 12:50:56 alasiri
alexandre.carret:Saluton,Bone parolita! Sed mi sugestas ke vi opinias; la verbo pensi temas pri solvi problemojn aŭ analizi situaciojn, ne opinii. (Tamen aliaj opinioj bonvenas..)
se vi diskutas.. Alexandre.
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 1:01:39 alasiri
jan aleksan:Saluton.. mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona .. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?Bedaŭrinde, ne eblas disputi la anglan, ĉar ĝi jam iĝis internacia lingvo pro ĝia logika literumado, facileco, sona beleco, ktp. Fakte, ĝia venko estas tiel plena ke eĉ liaj malamikoj ne parolas pri disputi ĝin sed uzas la anglismon argui. Vidu! La situacio estas senespera ..
Serioze, mi sugestas ke vi elserĉu la verkojn de Claude Piron. Estas bonaj videoj en kiu li parolas, sur Youtube:
http://www.youtube.com/watch?v=taLXSe4c498
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 6:54:52 alasiri
Terurĉjo:Miland, verdire, mi opinias, ke kiam oni diras, ke oni pensas pri io, tio estas preskaŭ la samo, kvazaŭ oni diras, ke oni opinias... (1)Saluton amiko! Rilate al nombritaj eroj:
rusoj anstataŭigas ĝin per "kalkuli". (2)
Damne, ĉu mi kompreneble eksplikis miajn pensojn? aŭ opinion? (3)
1. Turninte sin al la PIV, ŝajnas al mi ke opinii signifas plimulte kredi, aŭ fari pensojn aŭ juĝojn subjektive bazitaj, dum pensi signifas ambaŭ formi kaj kunligi ideojn (enhavante la ideon de kalkuli, laŭ mia opinio!), kaj opinii; do pensi havas pli grandan aron de eblaj signifoj.
Do, la distingo ne estas absoluta, sed mi opinias ke opinii estas pli subjektiva, dum pensi estas pli objektiva.
2. Eble tial rusoj estas inter la plej fortaj matematikistoj, sciencistoj kaj ŝakludantoj en la mondo, ĉu ne?
3. Mi opinias ke vi opiniis.
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2008 10:25:42 alasiri
Terurĉjo:Mi .. ne estas ruso .Ŝŝ! Vi ne volas ke la landlimo-gardistoj aŭdu vin, ĉu?
werechick (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2008 6:56:23 asubuhi
La angla lingvo estas malfacila, kaj mi scias ke mia geamikoj, kiu venis el aliaj landoj, uzis multan tempon lerni la anglan.
Mia amikino venis el la Filipinoj, kaj ŝi diris angle malbone, kiam ŝi estis knabineto kaj nova en la lando. Mi pensas, ĉar esperanto estas pli facila, homoj kiel ŝi bonfarus se vi parolas ankaŭ esperante. Mi ne volas por homoj timi, aŭ malkomprenita.
Mi, mem, volas vojaĝi al aliajn landojn, kaj mi scias ke ne ĉiu landoj parolas angle. Do, mi lernas esperanton. Espere, mi povos trovi geesperantojn en la landoj.
Homoj devas povi vivi en la lando kion ili volas, ne nur la landoj kun la "korekta" lingvo. Mi parolas esperante ĉar: Lingvoj ne devas esti muroj, sed pontoj!
guyjohnston (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2008 10:02:40 alasiri
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2008 10:53:08 alasiri
Nu, ne estus tre utile nei la evidentan..