Al contingut

Elsendo pri E-gazetoj

de Altebrilas, 3 de febrer de 2017

Missatges: 1

Llengua: Esperanto

Altebrilas (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2017 22.27.54

Mi ŝatis tiun elsendon kiun mi uzis dum Esperanto kurso, por ekzerco de komprenado.
https://esperanto-tv.com/1014

Tio, pro pluraj kialoj:
- la prononco estas bona kaj klara,
- la fako estas mallarĝa; tial la samaj vortoj revenas ofte,
- la temo estas interesa: mi mem eksciis pri la ekzisto de pluraj gazetoj,
- estas francaj subtitoloj (eble ili ekzistas en aliaj lingvoj).

La celo de la ekzerco estis kompreni esperantajn vortojn kaj frazojn helpe de subtitoloj.

Gratulojn al la aŭtoroj!

Tornar a dalt