Messages: 22
Language: Esperanto
Altebrilas (User's profile) February 14, 2017, 11:05:21 PM
Petro kaj la aliaj gefiloj de sia patro vespermanĝis kune.Kompreneble, oni povas diri pli simple:
"Petro vespermanĝis kun siaj gefratoj", sed tio ne estas la demando.
Grown (User's profile) February 15, 2017, 7:02:02 AM
Kirilo81 (User's profile) February 15, 2017, 8:54:18 AM
Kaj prefere korekta → ĝusta.
Altebrilas (User's profile) February 15, 2017, 10:23:24 AM
Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.
Grown (User's profile) February 15, 2017, 12:43:21 PM
Altebrilas:Kara Kirilo,Kion signifas "harfendema"?
Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.
Kirilo81 (User's profile) February 15, 2017, 1:34:04 PM
Altebrilas:Mi ja scias tion. Sed en tiu (harfendema) ekzemplo, la aliaj gefiloj havas la saman patron, kiel Petro! Do "sia" povas rilati al la komuna patro.Tamen ne, ĉar de sia patro sintakso dependas de gefiloj, do estas parto de la subjekto. Kaj ne la subjekto ne rajtas aperi la refleksivo.
Do mi ŝanĝas mia klarigon de semantika al sintakso, tiu estas pli bona.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
@Grown: http://vortaro.net/#harfendado
Grown (User's profile) February 15, 2017, 1:45:42 PM
Kirilo81 (User's profile) February 15, 2017, 2:20:57 PM
Burevoj (User's profile) February 15, 2017, 7:05:06 PM
sed
Petro kaj la aliaj gefiloj de lia patro vespermanĝis kune.
Altebrilas (User's profile) February 15, 2017, 10:34:43 PM
La patro estas tiu de la ularo kiuj vespermanĝis kune, t.e. la subjekto, ĉu ne?
Alia ekzemplo:
Paŭlo kaj lia frato alportis florojn al sia patrino por ŝia naskiĝdatreveno