შეტყობინებები: 5
ენა: Esperanto
kdl5000 (მომხმარებლის პროფილი) 13 მაისი, 2017 21:01:17
Jes, mi konas kelkajn Esperantajn kaj alilingvajn terminarojn (inter alie la bonegan verkon de Marc Bavant "Matematika vortaro kaj oklingva leksikono" http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7069..., sed gravas por mi ankaŭ kutimaj frazoj kaj kunaĵoj. Ekzemple estas malfacile trovi en iu vortaro kiun prepozicion oni uzu kun "perioda" (kunteksto: funkcioj)
(de) periodisch mit Periode a
(en) periodic on period a
(en) periodic with period a
(eo) perioda kun periodo a *
(es) periódico con perioda a
(fr) périodique avec période a
(fr) périodique de période a
(it) periodico di periodo a
(nl) periodiek met periode a
(pl) okresowy o okresie a
* [Dankon al Frano por atentigi min pri eraro, kiun mi korektis. Plue mi ankaŭ trovis "kun periodo" en kunteksta ekzemplo en la vortaro de Bavant, en artikoloj pri "kotangento", "kosinuso", "sinuso" ktp.]
Ĉi-tia frazeologio nekutimas en vortaroj. Plie interesas min ankaŭ kiel elparoli certajn matematikajn esprimojn (kiel "dx/dy", ekz. en la angla: "dee-x over dee-y" aŭ "dee-x by dee-y", vidu la diskuton "Mathematical terminology" ĉi-tie https://lernu.net/forumo/temo/23527).
Ĉu vi estas instruisto de matematiko kaj eblas helpi min kontroli terminojn/frazeologion kiujn mi eltiris el lernolibroj nacilingvaj? Eble vi povus ankaŭ proponi E-o terminojn kiam tiuj ĝisnune netroveblas en la faka literaturo?
Klaus
noelekim (მომხმარებლის პროფილი) 14 მაისი, 2017 02:50:50
Ĉu vi estas membro de UEA? Se jes, aŭ se vi aliĝos, vi trovos en la delegita servo proksimume 25 fakdelegitojn pri matematiko ĉe kiuj vi certe trovus kelkajn kiuj vole kunlaboros kun vi.
Frano (მომხმარებლის პროფილი) 14 მაისი, 2017 06:26:49
kdl5000:(eo) periodika kun periodo a [mi ne certas pri la prepozicio, kion vi pensas?]Kial ne "perioda"?
kdl5000 (მომხმარებლის პროფილი) 14 მაისი, 2017 07:41:53
kdl5000 (მომხმარებლის პროფილი) 14 მაისი, 2017 07:44:37
Frano:Prave! Bedaŭrinda eraro kiun mi nun korektis en mia kontribuaĵo supren. Dankon pri la atentigo!kdl5000:(eo) periodika kun periodo a [mi ne certas pri la prepozicio, kion vi pensas?]Kial ne "perioda"?