المشاركات: 21
لغة: Esperanto
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2008 8:25:16 م
Mi estas nur komencanto, sed mi volus demandi vin kion vi interpretas, kion vi havas en vian menson kiam vi diras la vorton "samideano"? Kion ĝi signifas por vi?
Dankon al ĉiuj.
Trold (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2008 9:59:27 م
Por mi temas pri la konscio senti sin loĝanto de la sama planedo eĉ se ni ĉiuj venos de tre diferenca landoj kun malsamaj kulturoj kaj lingvoj. Ankaŭ temas pri senti sin parto kaj kun-kreinto de unu nenacia kulturo.
ermanno (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2008 10:06:39 م
antoniomoya:Karaj geamikoj:Pardonu min, mi faris tajperaron, sed mi ne scias, kiel nuligi ĉi tiun mesaĝon. Ĝis!
Mi estas nur komencanto, sed mi volus demandi vin kion vi interpretas, kion vi havas en vian menson kiam vi diras la vorton "samideano"? Kion ĝi signifas por vi?
Dankon al ĉiuj.
RiotNrrd (عرض الملف الشخصي) 21 مايو، 2008 12:30:04 ص
"Samideanoj" estas homoj kiuj lernas Esperanton. Estas ne ĵus UNU kialo lerni Esperanton, sed, se vi lernas ĝin, vi trovos ke iuj aliaj homoj lernis ĝin ankaŭ ĉar multaj da la samaj ideoj tuŝis ilin.
Se oni ne havas kialojn lerni Esperanton, kial oni devus fari ĝin?
Frankp (عرض الملف الشخصي) 21 مايو، 2008 11:02:33 ص
samideanosignifas por mi:
Komuna lingvo ne estas la solvo por ĉiu problemoj sed estas taŭga ilo por serĉi komune al solvoj.
Filu (عرض الملف الشخصي) 21 مايو، 2008 2:34:36 م
Maël Spiga:La vorto "samideano" estas ekskluziva saluto el esperantistoj al esperantistoj. Ĉi tiu vorto signifas (mi tradukos en la hispana; via kaj mia naskita lingvo): sami = el mismo, el equivalente , de = desde, procedente de, -an = sufijo de pertenencia a grupo, -o = terminación de palabra sustantiva. Ĉi tiu saluto signifas ke vi, mi, ni, ĉiu esperantistoj, estas egalaj fratoj.Mi ne scias la hispana, sed tamen laŭ mi 'samideano' dispartiĝas je sam-ide-an-o, ne sami-de-an-o.
Sam-ide-an-o: homo, kiu kiel vi kredas je Esperanto (je la ideo malantaŭ Esperanto).
Simile, ni povas havi:
Via sam-land-an-o: homo, kies lando estas la sama ol la via;
Via sam-klas-an-o: ano el via klaso;
Via sam-planed-an-o: homo el la sama planedo ol vi (tio estas: la tuta homaro);
Mi eĉ foje uzis 'simil-latitud-an-o', parolante al ruso. La latitudo de lia urbo similis tiu de la mia, sed tamen niaj urboj estis en malsamaj landoj kaj pluraj miloj da kilometroj for unu de la alia. Tamen, pro nia komuna nordeco ni ambaŭ estis tiumomente spertintaj longajn malvarmajn monatojn en vintro, kaj do laŭ mi taŭgis la vorto.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Dreamlight (عرض الملف الشخصي) 21 مايو، 2008 8:58:42 م
Maël Spiga:Aŭ Sama, ideo, kaj an, tiel, persono de la sama ideo.
La vorto "samideano" estas ekskluziva saluto el esperantistoj al esperantistoj. Ĉi tiu vorto signifas (mi tradukos en la hispana; via kaj mia naskita lingvo): sami = el mismo, el equivalente , de = desde, procedente de, -an = sufijo de pertenencia a grupo, -o = terminación de palabra sustantiva. Ĉi tiu saluto signifas ke vi, mi, ni, ĉiu esperantistoj, estas egalaj fratoj.
Ĝis revido, bonaj samideanoj!
Araneo (عرض الملف الشخصي) 21 مايو، 2008 10:27:26 م
Aŭ Sama, ideo, kaj an, tiel, persono de la sama ideo.Bona vorto ankaŭ estas 'samlingvano'.
Amikece Vili
Filu (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2008 4:39:45 م
Maël Spiga:Vi pardonu minNepardonpetinde, nature, estimata samideano!
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2008 5:31:46 م
Pardonu miajn erarojn, sed memoru ke mi estas nur dumonata komencanto
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)