前往目錄

Mi reprenos la amon!!

貼文者: JoeyJoJo, 2017年6月18日

訊息: 1

語言: Esperanto

JoeyJoJo (顯示個人資料) 2017年6月18日下午5:23:34

KIA ŜOK'!
Per via amo, falas la ĉiel'
KIA ŜOK'!
Kaj falas nun ĝi en mian bruston
Eĉ se oni povus ĉeni mian brulan koron,
Nun estas senutile!
Per nur fingropinto, mi faligos ĉiujn obstaklojn antaŭ mi

KIA ŜOK'!
Per via amo, vigliĝas mia kor'
KIA ŜOK'!
Ja vigliĝas ĝi, mia korbato
Dum mi serĉas por vi, la sento en koro mia
Nun brulas eĉ pli forte
Ĉio forfandiĝos kaj disiĝos senkompate en l' aeron

Por ke vi protektu nian amon,
Vi fariĝis pilgrimanto
Sed perdis vi la vidon de morgaŭ
Mi ne volas vidi la vizaĝon, kiu forgesis kiel rideti
Do mi reprenos la amon

KIA ŜOK'!
Per via amo, mallumon tranĉas vi
KIA ŜOK'!
Vi eĉ tratranĉis la mallumon en mi
Neniu povos rompi la trankvilon inter ni
Tio estas neebla
Mi lasos neniun rompi la ligilon inter ni refoje

Por ke vi protektu nian amon,
Vi fariĝis pilgrimanto
Sed perdis vi la vidon de morgaŭ
Mi ne volas vidi la vizaĝon, kiu forgesis kiel rideti
Do mi reprenos la amon

- Crystal King, 1984
Komenckanto de Hokuto no Ken (Pugno de la Norda Stelaro)

回到上端