去目錄頁

Kiel oni preventas sin kabei?

yasmin_chanelle, 2017年7月11日

讯息: 73

语言: Esperanto

Anhxlisto (显示个人资料) 2017年11月18日下午7:22:13

Mi trovas pli kaj pli da rezonoj resti kun Esperanto:
1) Traduki, voĉigi kaj spekti (mdr) filmojn, animeojn
2) Traduki librojn
3) Verki rakontojn kaj romanojn
4) Serĉi novajn esperantistojn
5) Instrui Esperanton al aliaj homoj
6) Legi, aŭdi kaj ĝui tion, kion oni kreis en Esperantujo
7) Esperi je tio, ke nia movado sukcesos!

Kaj multaj aliaj rezonoj.

Grown (显示个人资料) 2017年11月19日上午1:21:50

Paulinho:Esperanto estas bela revo. Mi ne estas oficiala membro de la movado. Mi nur aplaŭdas. Estas aliaj belaj revoj en la vivo, aliaj manieroj por serĉi pacon. Mi multe okupiĝas pri aliaj manieroj, do mi ne privilegias Esperanton. Sed mi aplaŭdas. Kaj mi petas al tiuj, kiuj priorigas Esperanton: ne forgesu viajn sonĝojn. En ĉiuj vojoj, homoj havas difektojn kaj mankojn. Persistu! Mi persistos en aplaŭdi vin.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Iafoje, oni povas kabei. Iafoje, oni devas kabei.

Paulinho (显示个人资料) 2017年11月19日下午4:35:38

Jes. Esperanto estas bela revo, konstruante pontojn kaj vojojn, per kiuj homoj trovas unu la alian, komprenas unu la alian. Tiuj, kiuj amas esperanton povas resti en ĝi pro tio, kion jam oni faris, faras kaj faros. Jam ekzistas multaj belaj aferoj en ĉi tia movado.

Grown (显示个人资料) 2017年11月19日下午9:25:10

Atendu momente ... Ĉu Yasmin ĵus kabeis? Yasmin, se vi estas ci-tie, do bonvolu diri ion. Mi neniam intencis por ke, vi kabeu.

Altebrilas (显示个人资料) 2017年11月19日下午10:01:53

Anhxlisto:Mi trovas pli kaj pli da rezonoj resti kun Esperanto:
1) Traduki, voĉigi kaj spekti (mdr) filmojn, animeojn
2) Traduki librojn
3) Verki rakontojn kaj romanojn
4) Serĉi novajn esperantistojn
5) Instrui Esperanton al aliaj homoj
6) Legi, aŭdi kaj ĝui tion, kion oni kreis en Esperantujo
7) Esperi je tio, ke nia movado sukcesos!

Kaj multaj aliaj rezonoj.
Mi tute konsentas kun vi, aldonante ke sufiĉas fari iun aferon el via listo por trovi sian lokon en Esperantio. Ne nepras fari ĉiujn el ili por senti sin bona esperantisto.

Aliflanke, estas grave, ke novulo sciu, pri kion li atendas de la movado, kiujn emojn li havas, kaj gravas ankaŭ ke li faru ion konkretan tiucele. Tiu projekto, kiun li devas imagi, povas esti malgranda en la komenco, sed la celo devas esti atingebla kaj la aktiveco interesa. Ekzemple, se li aliĝis al la movado por vojaĝi, la projekto povas esti la partoprenado al E-renkontiĝo dum la venontaj ferioj. Se li deziras traduki romanojn, li komencu per kelkpaĝa novelo. Li povos facile ekhavi helpon de pli malnovaj esperantistoj. Aŭ parkere lerni kanzonon en esperanto, se li deziras poste verki kaj kanti en nia lingvo.

Kio gravas esti fari ion positivan, konkretan, kaj ricevi kuraĝigojn pri tio.

thyrolf (显示个人资料) 2017年11月22日上午9:49:22

Ĉiam indas relegi pri la homaranismo, eĉ se kelkaj ideoj ŝajnas amuzigaj hodiaŭ.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Homaranismo

Altebrilas (显示个人资料) 2017年11月23日下午6:10:21

Jes. Mi ĉeestis prelegon hieraŭ pri Zamenhof kaj homaranismo.

Grown (显示个人资料) 2017年11月25日上午12:34:58

Altebrilas:
Anhxlisto:Mi trovas pli kaj pli da rezonoj resti kun Esperanto:
1) Traduki, voĉigi kaj spekti (mdr) filmojn, animeojn
2) Traduki librojn
3) Verki rakontojn kaj romanojn
4) Serĉi novajn esperantistojn
5) Instrui Esperanton al aliaj homoj
6) Legi, aŭdi kaj ĝui tion, kion oni kreis en Esperantujo
7) Esperi je tio, ke nia movado sukcesos!

Kaj multaj aliaj rezonoj.
Mi tute konsentas kun vi, aldonante ke sufiĉas fari iun aferon el via listo por trovi sian lokon en Esperantio. Ne nepras fari ĉiujn el ili por senti sin bona esperantisto.

Aliflanke, estas grave, ke novulo sciu, pri kion li atendas de la movado, kiujn emojn li havas, kaj gravas ankaŭ ke li faru ion konkretan tiucele. Tiu projekto, kiun li devas imagi, povas esti malgranda en la komenco, sed la celo devas esti atingebla kaj la aktiveco interesa. Ekzemple, se li aliĝis al la movado por vojaĝi, la projekto povas esti la partoprenado al E-renkontiĝo dum la venontaj ferioj. Se li deziras traduki romanojn, li komencu per kelkpaĝa novelo. Li povos facile ekhavi helpon de pli malnovaj esperantistoj. Aŭ parkere lerni kanzonon en esperanto, se li deziras poste verki kaj kanti en nia lingvo.

Kio gravas esti fari ion positivan, konkretan, kaj ricevi kuraĝigojn pri tio.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

thyrolf (显示个人资料) 2017年11月25日上午9:06:45

Ho, la ŝanĝbrilanta generalo denove pafadas ...

vincas (显示个人资料) 2017年11月25日下午3:26:56

Ho jes [:

回到上端