לתוכן העניינים

Kion vi opinias pri tropoj (legu kiel: rakontaj konvencioj) kaj pri metodoj por persuado?

של Grown, 25 ביולי 2017

הודעות: 28

שפה: Esperanto

Grown (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2017, 16:30:47

raffadalbo:
Altebrilas:Temas pri uzado de emocia lingvaĵo por persvadi. Strange, poezio eniras en la saman difinon.
Mi kredas ke la problemo estas nur, ĉu oni montras malkovrate, ke oni uzos emocian lingvaĵon.

La problemo, laŭ mi, estas kiam la parolado aspektas tute racia sed baziĝas sur emocioj anstataŭ racio; aŭ kiam oni lerte instigas emociojn kiuj malhelpos raciecon, preter la kontrolkapablo de la aŭdanto.
Kompreni la teknikojn helpas trovi la problemon.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2017, 22:34:15

Mi ne pensas, ke la forumanoj - almenaŭ la plejparto da ili - uzas intence propagandajn tektikojn, eĉ se ili povas fari tion senkonscie.

Tamen, mi estus scivolema pri ĉiuj teknikoj uzataj kontraŭ esperanto, por ilin kompreni kaj esti kapabla rebati.

Grown (הצגת פרופיל) 16 באוגוסט 2017, 00:34:18

Altebrilas:Mi ne pensas, ke la forumanoj - almenaŭ la plejparto da ili - uzas intence propagandajn tektikojn, eĉ se ili povas fari tion senkonscie.

Tamen, mi estus scivolema pri ĉiuj teknikoj uzataj kontraŭ esperanto, por ilin kompreni kaj esti kapabla rebati.
Propagando estas tio ĉu ajn tio estas intenca aŭ kontraŭ Esperanto.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 באוגוסט 2017, 21:49:43

Sendube. Mi nur asertis mian intereson pri kontraŭesperanta propagando, kaj kiel lukti kontraŭ ĝi.

Grown (הצגת פרופיל) 16 באוגוסט 2017, 22:53:06

Altebrilas:Sendube. Mi nur asertis mian intereson pri kontraŭesperanta propagando, kaj kiel lukti kontraŭ ĝi.
Oni ne povas lukti kontraŭ tio, Esperanto ja estas seksisma, sed nur ete. Estas preskaŭ neniom propagando kontraŭ Esperanto. Oni ne povas kontraŭi tion kio ne ekzistas.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 20 באוגוסט 2017, 09:33:41

Ĉu vi vere opinias, ke Esperanto fiaskis kaj ke ĝiaj anoj kvazaŭ malaperis, kiel kredigas la neekzistanta propagando?

Grown (הצגת פרופיל) 20 באוגוסט 2017, 17:41:01

Altebrilas:Ĉu vi vere opinias, ke Esperanto fiaskis kaj ke ĝiaj anoj kvazaŭ malaperis, kiel kredigas la neekzistanta propagando?
Miskomunike kaj negramatike.

Grown (הצגת פרופיל) 4 בספטמבר 2017, 18:44:39

Ĉu la Kinesic Method estas nur la Ried Technique ĉiel krom laŭnome?

לראש הדף