본문으로

spamado forviŝita ?

글쓴이: thyrolf, 2017년 10월 22일

글: 11

언어: Esperanto

thyrolf (프로필 보기) 2017년 10월 22일 오전 10:43:21

Ŝajnas, ke iu forviŝia amasojn da spam-poŝtaĵoj ...

Altebrilas (프로필 보기) 2017년 12월 4일 오후 5:31:13

Kiel altiri la atenton de la moderantoj pri la kopiglua spamo kiu cenzuretas multajn fadenojn de la forumo? Ĉu imageblas aŭtomata rimedo, kiu postulus de ili nur minimuman laboron?

thyrolf (프로필 보기) 2017년 12월 4일 오후 7:51:59

Mi nur vidas, ke iam la spamaĵoj malaperas, kaj je tio ni ŝajne devas esti kontentaj.

thyrolf (프로필 보기) 2017년 12월 5일 오전 6:34:07

la batalo daŭriĝas, ne laciĝu, kolegoj !

Frano (프로필 보기) 2017년 12월 7일 오후 12:22:47

Altebrilas:Kiel altiri la atenton de la moderantoj pri la kopiglua spamo kiu cenzuretas multajn fadenojn de la forumo? Ĉu imageblas aŭtomata rimedo, kiu postulus de ili nur minimuman laboron?
Mi pensas ke krom butono "Respondi" devus esti ankaŭ butono "Marki kiel spamo" kun indiko de klakoj. Kiam la klaknombro atingas certan valoron, la fadeno malaperas aŭtomate.

Metsis (프로필 보기) 2017년 12월 9일 오후 11:05:53

En la suba rando de la paĝo estas menueron "Kontaktu nin", elektu ĝin kaj raportu rubmesaĝon. Kopiu la adreson de la rubmesaĝon al la raporton.

thyrolf (프로필 보기) 2017년 12월 11일 오후 6:24:13

Bedaŭrinde estas milionoj de mesaĝoj, ĉiam pri tiu ielt. Kaj la reagoj de la administrantoj estas maloftaj, bedaŭrinde. Mi ne komprenas ilin.

Jev (프로필 보기) 2017년 12월 15일 오후 12:59:32

Frano:
Altebrilas:Kiel altiri la atenton de la moderantoj pri la kopiglua spamo kiu cenzuretas multajn fadenojn de la forumo? Ĉu imageblas aŭtomata rimedo, kiu postulus de ili nur minimuman laboron?
Mi pensas ke krom butono "Respondi" devus esti ankaŭ butono "Marki kiel spamo" kun indiko de klakoj. Kiam la klaknombro atingas certan valoron, la fadeno malaperas aŭtomate.
Realigi tion ne estus komplike, sed mi timas, ke tio ne tute bone funkcius. Bedaŭrinde ĉe lernu! forumoj estas sufiĉe da homoj, kiuj ne kapablas normale komuniki. Tion eblas vidi tre ofte en la fadenoj, kie temas pri politiko. Oni ĵetas unu al alia kakaĵojn kaj ŝajne fieras pri tio. Mi povus diri, ke tio similas la konduton de infanoj en infanĝardeno, sed nun mia filino vizitas infanĝardenon kaj mi vidas, ke eĉ infanoj tie kondutas pli saĝe.

Do mi supozas, ke estas granda ŝanco ke la nova instrumento estus ofte misuzata de tiuj personoj. Oni povus komenci marki ne nur rubmesaĝojn, sed ankaŭ ĉiujn mesaĝojn, kiuj simple ne plaĉas al ili. Ni havas ideon kiel tiun riskon minimumigi kaj nuntempe laboras pri tiu solvo.

Altebrilas (프로필 보기) 2017년 12월 23일 오전 11:57:22

Por tiuj, kiuj volas eviti debaton pri lingvoj, la tuta paĝaro ne plaĉas al ili. Do la mesaĝoj estus arbitre markitaj. La apero de la unuaj vortoj de mesaĝo ebligus atentigi la legantoj, kaj iu ajn povus skribi tion. ekz:

=== SPAMO ===
=== nur spamo ===
=== nur insultoj ===
=== interesa debato, sed bv preteratenti lastan mesaĝon ===
=== korektenda ŝajne insulta mesaĝo ===

Tiel la moderantoj ne havus troan laboron (krom purigadi de temp'al tempo), kaj la legantoj povos preteratenti, komenti, atentigi mesaĝojn aŭ korekti la siajn se ili taksas sin maljuste akuzitaj.

Bovi (프로필 보기) 2018년 2월 26일 오전 4:49:07

I think sometimes it's too sensitive to decide to delete it. But if we kick then. It's a good idea to remove or bloom.



สล๊อตออนไลน์

다시 위로