Til innholdet

Ĉu disfalo de "La Tria Regno" estis la plej granda katastrofo de la 20a jarcento (laŭ Putino)?

fra Andreo Jankovskij,2017 11 4

Meldinger: 122

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2017 11 12 00:03:22

Anhxlisto:...
Do li ne komencas la trian tutmondan militon por protekti la volon de simplaj homoj, kaj provas solvi la problemon diplomate. Li ne volas havi pli da teritorioj, do li ne akceptis Donbason al Rusio. Bonvolu kompreni nian vidpunkton.
...
Dankon Anhxlisto pro via detala kaj interesa respondo. Mi deziras kompreni ĉies vidpunkton. Ĉu la donbasanoj deziras iĝi rusaj?

Mi scivolas ĉu oni povas imagi internaciajn regulojn, aplikeblaj de UNO, por solvi tiajn problemoj, kiuj iĝas pli kaj pli oftaj en la nuna mondo. Se ne, tiu signifas, ke konfliktoj estas neeviteblaj kaj ke preferindas por ĉiu lando (sed ne por ĉiuj landoj!) pretiĝi por tiuj konfliktoj, aŭ milite, aŭ diplomate. Kaj en tiu kazo, kion ni, esperantistoj povas fari?

vincas (Å vise profilen) 2017 11 12 09:21:05

externalImage.png

vincas (Å vise profilen) 2017 11 12 09:28:26

Anhxlisto:1) Neniu neniam scios la veron...
La vero estas tre simpla kaj klara. Rusio fariĝis agresema diktatorio, kiu okupas kaj aneksas najbarojn. Fakto. Punkto lango.gif

Серёга (Å vise profilen) 2017 11 12 10:12:59

Bone!

externalImage.png

Серёга (Å vise profilen) 2017 11 12 12:56:19

http://www.part.lt/perziura/1a91ea204563fcc63f8679...

Vi signu je "ŝatata" sub tiu ĉi bildo se ŝatis. ridulo.gif

vincas (Å vise profilen) 2017 11 12 12:57:20

externalImage.png

Серёга (Å vise profilen) 2017 11 12 18:30:51

Via filo povas turniĝi malantaŭen kaj lerni pafadon de batalanto kiu pafas sur militaŭto.

Paulinho (Å vise profilen) 2017 11 12 18:43:01

Mi tute ne scias la historion de la landoj de la eksa Sovetunio, do mi ne povas doni rezonatan opinion. Sed maltrankviliĝas min vidi diskutojn kaj pli politikajn diskutojn, kiuj ne mencias ekologion. Se ni ne zorgos pri nia komuna hejmo, en kelkaj jaroj, neniu pravos, ĉar neniu estos por pravi.

Anhxlisto (Å vise profilen) 2017 11 12 20:20:11

Altebrilas:
Dankon Anhxlisto pro via detala kaj interesa respondo. Mi deziras kompreni ĉies vidpunkton. Ĉu la donbasanoj deziras iĝi rusaj?
Jes, mi aŭdis tion multfoje ne nur de amaskomunikiloj, sed ankaŭ de donbasanoj (se mi bone memoras - mi parolis kun ili kelkfoje ne nur pri ĉi-temoj).
Bonvolu viziti VK - tie vi trovos pligrandan parton da rusanoj kaj ukrainoj.

Altebrilas:
Mi scivolas ĉu oni povas imagi internaciajn regulojn, aplikeblaj de UNO, por solvi tiajn problemoj, kiuj iĝas pli kaj pli oftaj en la nuna mondo. Se ne, tiu signifas, ke konfliktoj estas neeviteblaj kaj ke preferindas por ĉiu lando (sed ne por ĉiuj landoj!) pretiĝi por tiuj konfliktoj, aŭ milite, aŭ diplomate. Kaj en tiu kazo, kion ni, esperantistoj povas fari?
Mi mem ne scias, kara Altebrilas. Kion mi vidas - Putin levadis Rusion edke 1999-a jaro, ni kune travivis multon. Laŭ mi li estas bona kaj saĝa homo, kaj li neniam mensogis pri io profitcele, por havigi pli kaj pli al si mem. Li havis tro multe da ŝancoj por disrabi Rusion kaj vivi la tutan vivon kviete (kiel faris Boris Jeltsin, nia antaŭa prezidanto de Rusio kaj kelkaj aliaj personoj), sed li tolerante tra grandegaj malfacilaĵoj levigadis nian landon el tre aĉa stato. Kaj post tiu majdano kaj transdono de Krimeo li subite iĝis la plej malbona homo de la tuta mondo. Li certe sciis, al kio kondukos la situacio. Miaopinie, li faris tion nur por savi krimeanoj. Neniuj aliaj celoj li ne interesigus lin, ĉar li havis ĉion, kion li volis. Li ĉiam estis fiera havi tion, kion li havas, tion rusanoj povas diri laŭ lia konduko, parolmaniero, agoj k.t.p. Ankaŭ laŭ mi, estas la tiel nomata "malkompreno" ne estas nur miskompreno, sed aktivaj agoj de la okcidentaj politikanoj havigi al si Ruison. Tion pruvas almenaŭ multaj militoj (tio estas senduba vero).

Roch (Å vise profilen) 2017 11 12 21:29:41

Серёга:http://www.part.lt/perziura/1a91ea204563fcc63f8679...

Vi signu je "ŝatata" sub tiu ĉi bildo se ŝatis. ridulo.gif
"ŝatata" aŭ hipokriteco! rido.gif

Tibake til toppen