Al la enhavo

Je kio kulpas Vajnŝtejn?

de Fuzzy, 2017-novembro-28

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

Rajzin (Montri la profilon) 2017-novembro-30 11:55:50

Fuzzy:Eble vi mem estus tiom naiva por ne tuj diveni nome kiucele kinoestro invitas seksallogegan aktorinon al sian hotelon, sed mi neniam kredos ke tiaj estas Holivudaj virinoj.
Ofte la situacio ne estis tiom travidebla kiel en tiu, kiun ni ĝis nun priparolis kiel ekzemplo. Mi ĵus iomete pli detale prilegis, kaj la akuzintoj diras tiel:
Foje li invitis samtempe du aktorinojn al sia hotelĉambro, kio sufiĉe komfortigis ilin por iri al lia ĉambro, sed post iom da tempo unu foriris, kaj unu aktorino restis sola kun Weinstein. Foje li invitis iun por "renkonti kun homoj de la filma industrio", kaj kiam ŝi alvenis, li diris ke okazis eraro pri la ĉambrorezervado, kaj ke ili devus dividi ĉambron. Ŝi kredis ke estis honesta eraro. Foje li kredigis al la aktorino ke temas pri festo, sed kiam ŝi alvenis, estis nur li en banrobo. Foje li frapis la pordon de la hotelĉambro aŭ hejmo de aktorino, kaj li eniris sen atendi permeson.

Ŝajne li malofte invitis aktorinon veni sole al sia hotelĉambro, aŭ io alia tiom travidebla. Fojfoje tamen jes. Kelkaj diras ke ili rifuzis tion, sed ŝajne fojfoje li tamen sukcesis poste venigi ilin per trompo aŭ mensogo, fojfoje kombine kun fizika forto.

Kaj parenteze, seksallogeco devus ne esti grava en profesiaj rilatoj. Normala viro povas regi sin, kaj profesiulo certe devus regi sin pri siaj kolegoj.

Fuzzy:kion devus fari deca virino, kiam iu aĉulo trompe allogas ŝin en privatan lokon kaj minace persvadas seksumi kun li? Mi ĵuras, ke la respondo tute ne estas "volonte cedi ĉion al li, poste preni de li ĉian helpon pro tio, kaj al neniu rakonti pri tio dum multaj jaroj".
Multaj ne diris, ke ili volonte cedis. Kelkaj diris, ke li estas forta viro, kaj ke ili malfacile povis kontraŭi lian forton. Multaj ja efektive kontraŭis lin, kaj kelkaj diras ke tio klare damaĝis ilian karieron. Sed ne ĉiuj sukcesis kontraŭi lin.

Kaj pri "al neniu rakonti pri tio dum multaj jaroj", mi respondu al tio kaj ĉi-suba mesaĝo kune:

Fuzzy:Mi ĉion komprenus se la aktorinoj plendus pri la fiseksatencoj de Vajnŝtajn tuj post kiam ili okazis. Sed ne post tiom da jaroj, dum kiuj la "viktimoj" sukcese ĝuis gloron kaj monon, ricevitajn dank'al "krimulo" Vajnŝtejn.
Laŭ mi multaj elektas nun rakonti pri siaj spertoj pro du kialoj:
- Unue: Antaŭe ili ne rakontis, ĉar la temo estis tabuo. Preskaŭ neniu kuraĝis publike paroli pri tiaj spertoj, ĉar tiuj kiuj ja parolis kutime havus longan lacigan juran proceson, kaj la ŝanco estis sufiĉe reala ke ili perdus la proceson kaj ege damaĝus sian karieron. Sed nun ke okazas la tuta #metoo-movado, subite venis tute alia etoso. Nun la temo estas multe priparolata kaj ne plu tiom tabua. Multaj homoj subite sentas sin liberaj rakonti pri siaj spertoj, post monatoj aŭ jaroj de timado pri tio, kio eble okazus se ili farus tion.
Kaj parenteze, kelkaj akuzintoj diras, ke ili ja efektive provis jure akuzi lin mallonge post la okazaĵo. Sed tiam Weinstein kaj lia advokato minacis, ke ili tute detruus ŝian karieron se la viktimo publike dirus ion ajn. Ili konsentis pri kvitiĝo, ke la aktorino ricevus sumon da mono kiel rekompencon se ŝi restus silenta pri la afero.
- Due: Kelkaj akuzoj ja temas pri okazaĵoj de antaŭ dekoj da jaroj, sed kelkaj estas tre lastatempaj. Mi imagas ke multaj akuzantoj ne rakontas por sia propra profito, sed por subteni aliajn pli lastatempajn viktimojn. Se estas klara ke Weinstein jam dum longa tempo faras similajn aferojn al multaj aktorinoj, la rakontoj de lastatempaj viktimoj iĝas multege pli kredeblaj.

Do resume, mi imagas ke sufiĉe multaj akuzantoj ĉefe celas diri "Ŝi ne mensogas! Mi jam spertis similan aferon kun li"

Vestitor (Montri la profilon) 2017-novembro-30 13:13:18

Fuzzy:
Vestitor:Ĉu vi fakte volas diri ke tiuj virinoj nur estas malĉastistinoj? Kaj Weinstein ne estas kulpa rilate al lia konduto?
-- jes, mi volas diri ke tiuj virinoj estas sendube malĉastulinoj, kiuj pro iaj materiaj kazoj seksumadis kun viro, kiun ili ne amis.
Kaj Vajnŝtejn kompreneble estas kulpa -- je tio, ke li verŝajne donis sian helpon ne al plej bonaj aktorinoj, sed al tiuj, kiuj lin fiseksdelogis. Sed ŝajnas ke oni kulpigas lin tute ne je tio...
La plimulto de la aktorinoj, kiuj malkaŝis sian konduton, estas virinoj kiuj ne havis sekson kun li. Gwyneth Paltrow rifuzis siajn provojn. Ŝi estas jam tre sukcesa, do ŝi havis nenion por gajni je malkaŝi ĉi tio. Fakte ŝi pli suferus koncerne al ŝia reputacio, plejparte ĉar ekzistas multaj homoj kun via naiva, retroira vidpunkto.

Fuzzy (Montri la profilon) 2017-novembro-30 13:22:15

Rajzin:
Fuzzy:Eble vi mem estus tiom naiva por ne tuj diveni nome kiucele kinoestro invitas seksallogegan aktorinon al sian hotelon, sed mi neniam kredos ke tiaj estas Holivudaj virinoj.
Ofte la situacio ne estis tiom travidebla kiel en tiu, kiun ni ĝis nun priparolis kiel ekzemplo. Mi ĵus iomete pli detale prilegis, kaj la akuzintoj diras tiel:
Foje li invitis samtempe du aktorinojn al sia hotelĉambro, kio sufiĉe komfortigis ilin por iri al lia ĉambro, sed post iom da tempo unu foriris, kaj unu aktorino restis sola kun Weinstein. Foje li invitis iun por "renkonti kun homoj de la filma industrio", kaj kiam ŝi alvenis, li diris ke okazis eraro pri la ĉambrorezervado, kaj ke ili devus dividi ĉambron. Ŝi kredis ke estis honesta eraro. Foje li kredigis al la aktorino ke temas pri festo, sed kiam ŝi alvenis, estis nur li en banrobo. Foje li frapis la pordon de la hotelĉambro aŭ hejmo de aktorino, kaj li eniris sen atendi permeson.
Ridinde, ni diskutas kvazaŭ ne pri profesiaj aktorinoj, sed pri junaj lernejaninoj malspertaj ridulo.gif Kiel li kovarde trompadis ilin, terure ridulo.gif)
Sed, verdire, kion farus nome vi, se Vajnŝtejn invitus vin en sian hotelĉambron, kaj kiam vi venis, vi ekvidus lin en banrobo?
Mi persone tuj forirus sen aŭdi de li eĉ unu vorton. Kaj vi, ĉu vi restus kaj aŭskultus pri tio, kion li de vi volas kaj per kio minacas?

Rajzin:
Fuzzy:kion devus fari deca virino, kiam iu aĉulo trompe allogas ŝin en privatan lokon kaj minace persvadas seksumi kun li? Mi ĵuras, ke la respondo tute ne estas "volonte cedi ĉion al li, poste preni de li ĉian helpon pro tio, kaj al neniu rakonti pri tio dum multaj jaroj".
...Multaj ja efektive kontraŭis lin, kaj kelkaj diras ke tio klare damaĝis ilian karieron...
Laŭ mi, nome tiuj aktorinoj ja estas veraj viktimoj de la maldeculinoj kaj Vajnŝtejn. Ĉar ili maljuste suferis pro tio, ke iliaj moralaj principoj ne lasis al ili vendi siajn korpojn pro profito. Kaj iliaj roloj foriris de ili al tiuj iliaj koleginoj, kiuj ne sentas abomenon kontraŭ seksumado por la mono.
Tial mi opinias ke tiuj aktorinoj kiuj diras nun pri siaj interrilatoj kun Vajnŝtejn devas redoni siajn premiojn kaj pagi kompensaĵon al la aktorinoj kies karierojn damaĝis Vajnŝtejn.
Rajzin:Laŭ mi multaj elektas nun rakonti pri siaj spertoj pro du kialoj:
...
Do resume, mi imagas ke sufiĉe multaj akuzantoj ĉefe celas diri "Ŝi ne mensogas! Mi jam spertis similan aferon kun li"
Kaj mi opinias ke ili nun diras nur por akiri ankoraŭ iomete da famo plu, kiam tiuj konfesoj iĝis aprobindaj kaj modaj. Antaŭe ili volontege fotografiĝis kun Vajnŝtejn, tenere lin brakumante.

Fuzzy (Montri la profilon) 2017-novembro-30 13:33:49

Vestitor:La plimulto de la aktorinoj, kiuj malkaŝis sian konduton, estas virinoj kiuj ne havis sekson kun li.
Pri kio do ili plendas? Vajnŝtejn proponis al ili seksumadon, ili rifuzis, nenio plu okazis -- en kio estas problemo?

Vestitor:Gwyneth Paltrow rifuzis siajn provojn. Ŝi estas jam tre sukcesa, do ŝi havis nenion por gajni je malkaŝi ĉi tio. Fakte ŝi pli suferus koncerne al ŝia reputacio, plejparte ĉar ekzistas multaj homoj kun via naiva, retroira vidpunkto.
Mi nenion komprenis -- Gwyneth Paltrow rifuzis seksumi kun Vajnŝtejn kaj tio ne malhelpis al ŝi iĝi sukcesa? Bone, je kio tiam kulpas Vajnŝtejn?

Fuzzy (Montri la profilon) 2017-novembro-30 13:38:54

La mesaĝo estas kaŝita.

Fuzzy (Montri la profilon) 2017-novembro-30 13:49:58

La mesaĝo estas kaŝita.

Roch (Montri la profilon) 2017-novembro-30 14:51:40

Vi ne rajtas seksperforti prostituitinon, Fuzzy...

Fuzzy (Montri la profilon) 2017-novembro-30 14:53:31

Roch:Vi ne rajtas seksperforti prostituitinon, Fuzzy...
Ĝuste, sed tute ne temas pri seksperforto, ĉu ne?

Roch (Montri la profilon) 2017-novembro-30 20:37:49

.. nur afero de gradoj malgajo.gif

Vestitor (Montri la profilon) 2017-novembro-30 21:56:37

Fuzzy:Mi nenion komprenis --
Tio estas via ĉefa problemo.

Reen al la supro