目次へ

mallogika vorto

trurl,2008年6月3日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

trurl (プロフィールを表示) 2008年6月3日 5:21:15

Oni uzas vorton 'piĉjo' por..., nu vi scias por kio. Ĉu tio ne estas mallogika? Ĉu oni ne devus usi 'pinjo' por ĉi tio, kaj 'piĉjo' por vira tio?

Andybolg (プロフィールを表示) 2008年6月3日 19:06:20

Estas "piĉo", ne "piĉjo", ĉu? lango.gif

trurl (プロフィールを表示) 2008年6月4日 7:16:40

Estas ambaŭ. Sed por iĉistoj "piĉo" estas same mallogika.

collare (プロフィールを表示) 2008年7月2日 19:17:24

Mi pensas, ke "piĉjo" apartenas komplete kaj plene al virinoj. ridulo.gif
Sed se vi tiel volas, do mi diros al vi, ke vi povas nomi vian.. hm-hm.. nu, kiel "kacjon" ridulo.gif

martigro (プロフィールを表示) 2008年7月21日 19:43:33

eble interesus vin analizi la vortojn "kano" kaj "kanono"... logike! okulumo.gif

Philipp (プロフィールを表示) 2008年8月16日 1:43:48

Kial paperaro ne direblas? Ĉar la Papo ne eraras.

wildweathel (プロフィールを表示) 2008年9月7日 22:38:51

Philipp:Kial paperaro ne direblas? Ĉar la Papo ne eraras.
La Papo povas erari, laŭ Katolika instruado; li ne estas malpekebla. Nur kiam li diras "el seĝo," laŭofice, estas gardata kontraŭ erari.

martigro:eble interesus vin analizi la vortojn "kano" kaj "kanono"... logike!
La vorto "kanono" estas tre amuza, de kiam ĝi havas du signifo: pri religio kaj pri artilerio. Ĉu la kanonigitaj sanktuloj aeron flugis kaj la urbmurojn frapis? Mi opinas ke "sankullisto" estas pli bona vorto ol "kanono", sed kiu disputus kun l' Akademio?

Filu (プロフィールを表示) 2008年9月8日 2:24:01

Philipp:Kial paperaro ne direblas? Ĉar la Papo ne eraras.
Ĉar pli facile komprenebla estas 'libro'.

wildweathel (プロフィールを表示) 2008年9月9日 11:58:32

Ŝajnas ke mi maltrafintas la ŝercon: ne pap/erar/o sed paper/ar/o. Domaĝ.

Tio estas "domaĝ," ne "dom/aĝ."

Filu (プロフィールを表示) 2008年9月9日 14:19:50

wildweathel:Ŝajnas ke mi maltrafintas la ŝercon[...]
Tute ne! Mi nur amuziĝis per dua ebla senco de la vorto! Estas la humura sekcio ĉi tie: oni nepre ne malbonfartiĝu pro tiaj senkonsekvencaĵoj, kiaj estas mallogikaj dusencaĵoj elstarigaj. rideto.gif

先頭にもどる