Съобщения: 11
Език: Esperanto
Altebrilas (Покажи профила) 05 април 2018, 12:49:53
- higiene pura: La ĉambro nun estas pura
- senmiksa: Tiu juvelo estas el pura oro
- tute tipa: Li estas pura franco, ĉar li ŝatas vinon kaj fromaĝon.
Tiu polisemio (plursignifeco) estas komprenebla, sed kiam temas pri la derivaĵoj, kio okazas? Kio signifas, ekzemple "malpura"? Tio ŝajnas al mi grava, ĉar kiam temas pri homoj aŭ homgrupoj, ĝi povas esti nevole insulta. Mi surprizitas, ke Zamenhof elektis unu vorton por esprimi signifojn tiel diversajn...
StefKo (Покажи профила) 05 април 2018, 16:11:53
Altebrilas:Mi havas problemon pri tiu adjektivo, pura, kiu havas plurajn signifojn:Samkiel "pura" - ĝi havas tri signifojn.
- higiene pura: La ĉambro nun estas pura
- senmiksa: Tiu juvelo estas el pura oro
- tute tipa: Li estas pura franco, ĉar li ŝatas vinon kaj fromaĝon.
Tiu polisemio (plursignifeco) estas komprenebla, sed kiam temas pri la derivaĵoj, kio okazas? Kio signifas, ekzemple "malpura"? Tio ŝajnas al mi grava, ĉar kiam temas pri homoj aŭ homgrupoj, ĝi povas esti nevole insulta. Mi surprizitas, ke Zamenhof elektis unu vorton por esprimi signifojn tiel diversajn...
Anstataŭ "malpura franco" oni povas skribi "neoriginala franco", "malvera franco", "nevera franco", "neaŭtenta franco", "nekompleta franco", k.t.p. Ekster tio oni uzas tiun vorton en ia kunteksto kaj la kunteksto sugestas la signifon. Kiam ni legadas la "tagvortojn", la plimulto ja estas plursignifaj. Cetere, la vortoj en la lingvoj naciaj estas plu plursignifaj. Ĉu ne?
nornen (Покажи профила) 05 април 2018, 17:38:23
Metsis (Покажи профила) 06 април 2018, 07:42:03
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Sed vi pravas, "pura" estas polisemia, kiel multaj vortoj estas. Aldoni la prefikson mal/ kaj vi havas la plursignifikan esprimon la malpura franco. ...kaj subite mi ekpensis la teatraĵon Der gute Mensch von Sezuan.
Altebrilas (Покажи профила) 07 април 2018, 09:37:34
La signifojn mi eltiris el ReVo. Eble AdE devas malrekomendi (se tio ne estas jam farita?) ĝian uzadon kiel sinonimo de "tipa", ĉar neutila kal ne internacia.
Altebrilas (Покажи профила) 07 април 2018, 09:54:13
StefKo:Mi ne aŭdis pri reformoj en naciaj lingvoj por eviti polisemion...Altebrilas:...Samkiel "pura" - ĝi havas tri signifojn.
Anstataŭ "malpura franco" oni povas skribi "neoriginala franco", "malvera franco", "nevera franco", "neaŭtenta franco", "nekompleta franco", k.t.p. Ekster tio oni uzas tiun vorton en ia kunteksto kaj la kunteksto sugestas la signifon. Kiam ni legadas la "tagvortojn", la plimulto ja estas plursignifaj. Cetere, la vortoj en la lingvoj naciaj estas plu plursignifaj. Ĉu ne?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Ankaŭ "originala" estas polisemia: ĝi povas signifi "sablona" (la originalo estas uzata kiel ŝablono por fari kopiojn) kaj "malŝablona" - nia movado enhavas multajn originalulojn en siaj vicoj.
Mi nur rimarkis atentindan danĝeron de polisemio, kiun Esperanto pli kaj pli toleras, sed kiu konfuzigas nian kutiman vortfaradon per afiksoj.
Altebrilas (Покажи профила) 07 април 2018, 10:00:51
mimoprobegal:ĉu vi ne ĵetis ligilon?Mi supozas, ke vi aldonis la tradukon de la teksto. Sed estus helpeme por la legantoj, kiuj ne havas cirilan klavaron, disponi pri kopiglueblan tekston por serĉi mem aliajn tradukojn.
(bildo kun ruslingva teksto)
preĝu, malpura bastardo
mimoprobegal (Покажи профила) 07 април 2018, 19:36:12
Altebrilas:не кинул ссылку?mimoprobegal:ĉu vi ne ĵetis ligilon?Mi supozas, ke vi aldonis la tradukon de la teksto. Sed estus helpeme por la legantoj, kiuj ne havas cirilan klavaron, disponi pri kopiglueblan tekston por serĉi mem aliajn tradukojn.
(bildo kun ruslingva teksto)
preĝu, malpura bastardo
молись, грязный ублюдок
Altebrilas (Покажи профила) 08 април 2018, 10:06:19