Contenido

Kial homoj malŝatas ke mi montras ŝanĝbrilantajn ĝeneralaĵojn?

de Grown, 8 de mayo de 2018

Aportes: 11

Idioma: Esperanto

Altebrilas (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2018 08:41:27

Se, espereble, mi bone komprenas, vi ofte suspektas aliajn forumanojn (interalie mi) uzi malplenajn frazojn por propagandi siajn argumentojn. Laŭ kiu intenco ni farus tion? En mia kazo, bonvolu precizigi kiun politikon, laŭ vi, mi provas reklami kaj kiel.

Ĝenerale, kiam vi opinias, ke iu kaŝas siajn kontraŭdirojn per malplenaj frazoj, prefere bonvolu ne nur rimarkigi tion al li. Preferinde faru al li trafan kaj precizan demandon, kiu metos siajn kontraŭdirojn en la lumo.

Estus pli utile, kaj pli ĝentile.

Volver arriba