Serĉo: Esperantano aŭ Esperantisto?
от GhoniMaks, 08 май 2018
Съобщения: 12
Език: Esperanto
GhoniMaks (Покажи профила) 08 май 2018, 17:09:30
Al mi plaĉas pli esperantano. Ĉar mi ne laboras per Esperanto.
Vinisus (Покажи профила) 08 май 2018, 17:28:48
Frano (Покажи профила) 08 май 2018, 18:16:42
GhoniMaks:Al mi plaĉas pli esperantano. Ĉar mi ne laboras per Esperanto.Laŭ Reta Vortaro sufikso -ist estas uzata ne nur por "persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero", sed ankaŭ por:
Reta Vortaro: Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino (ismano): budaisto, esperantisto, utopiisto.P.S.
Rim. 1: Laŭ ĉi tiu lasta senco „ist“ estas samsenca kiel „an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto..
Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, militantan nuancon; kp islamano ‐ islamisto; naciano ‐ naciisto; respublikano ‐ respublikisto.
Ĉu vere, ke "al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko" ?
Ekz. "aŭtisto" neniel respondas al "aŭtismo".
GhoniMaks (Покажи профила) 08 май 2018, 19:12:25
Laŭ Reta Vortaro sufikso -ist estas uzata ne nur por "persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero", sed ankaŭ por:Interesa, mi ne sciis ke tio sufikso povas utiliĝi tiel, mi bezonas studi pli.Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino (ismano): budaisto, esperantisto, utopiisto.
Rim. 1: Laŭ ĉi tiu lasta senco „ist“ estas samsenca kiel „an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto..
Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, militantan nuancon; kp islamano ‐ islamisto; naciano ‐ naciisto; respublikano ‐ respublikisto.
P.S.Ĉiu ke mi scias, estas ke "ism" kaj "ist" Havas la sama ideoj, sed "ist" uzata por personoj kaj "ism", por ideologioj, almenaŭ mi pensas tiel.
Ĉu vere, ke "al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko" ?
Ekz. "aŭtisto" neniel respondas al "aŭtismo".
thyrolf (Покажи профила) 08 май 2018, 19:56:38
aŭtomobilo, aŭtomobilisto, aŭtomobilismo
Frano (Покажи профила) 08 май 2018, 20:55:14
thyrolf:La plenaj vortoj estas:Jes, kompreneble
aŭtomobilo, aŭtomobilisto, aŭtomobilismo
Sed mia demando estis pri la taŭgeco de la vorto "ĉiu" en la rimarko
Rim. 1: ... al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko"Aŭtismo" estas ism-vorto por kiu ism estas finparto de radiko.
Do, laŭ rim.1, devas esti ankaŭ ist-vorto kiu respondas al tiu ism-vorto.
Kio estas ĉi tiu ist-vorto?
thyrolf (Покажи профила) 09 май 2018, 07:38:53
Kion signifas laŭ VI la vortoj aŭtismo kaj aŭtisto.
Kaj ĉu vi konas la difinion de Zamenhof, ke bona Esperanto estas simpla kaj klara?
Frano (Покажи профила) 09 май 2018, 09:48:36
thyrolf:Kiel VI solvus tiun demandon?Ho, la solvo ekzistas jam !
Kion signifas laŭ VI la vortoj aŭtismo kaj aŭtisto.
Kaj ĉu vi konas la difinion de Zamenhof, ke bona Esperanto estas simpla kaj klara?
VI (verda intelektularo) diras ke sen aŭtoj ne nur Esperanto, sed la vivo mem estus simpla, klara kaj bonega.
Metsis (Покажи профила) 09 май 2018, 11:36:21
Frano (Покажи профила) 09 май 2018, 11:53:40