Kwa maudhui

Ĉu mi debus ĉesi paroli Esperanton?

ya SrBlackMax, 3 Agosti 2018

Ujumbe: 9

Lugha: Esperanto

SrBlackMax (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2018 7:20:48 alasiri

Saluton.
Mia nomo estas Kialo. Tiu ne estas mia vera nomo sed mi elektis ĉi tiun nomon ĉar mi ŝatas ĝin pli ol mi ŝatas mian veran nomon

Mi volas peti al vi ke vi diru al mi bonvole vian opinion pri io. Mi pensas ke Esperanto estas tre bona lingvo por lerni kaj paroli. Mi ŝatas ĝin ekde mi konis ĝin sed mi havas problemon.
Simple mi ne trovas homoj kiuj parolas Esperanto. Mi loĝas en Nova Jorko kaj mi pensis ke mi trovus aliajn esperantistojn ĉi tie.

Mi ŝatas Esperanton ĉar mi pensas ke ĝi povas helpi homojn paroli kun aliaj homoj de aliaj lokoj.
Esperanto estas mirinde simpla. Oni nur devas studi iom por lerni rapide kaj tio estus tre bona se pli da homoj konus Esperanton sed la vero estas ke malmultaj homoj konas Esperanton.

Kaj tiu estas problemo

Esperanto povus esti la plej facila lingvo por lerni sed se neniu parolas Esperanton, ĝi fariĝas senvalora.

Mi ne ŝatas diri ĉi tion, sed longtempo mi serĉis aliajn esperantistojn kaj la vero estas ke mi trovis neniun.

Ĝi estas pro tio ke mi volis peti vian opinion pri ĉi tio.

Ĉu mi debus ĉesi paroli Esperanton aŭ ne?

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2018 10:24:29 asubuhi

Eble ne estas oportuna momento, ĉar ĉi-semajne okazas la Universala Kongreso de Lisbono, kaj multaj geesperantistoj nun estas tie.

Serĉante per Google, mi trovis:
Esperanto Society of New York
Vi povas provi kontakti ilin. Sed kutime bonvolulaj asocioj respondas iom malpli rapide ol komercaj kompanioj (mi esperas erari).

Iuj el miaj amikoj kiuj vizitis Novjorkon diris al mi, ke ili ne havis problemon por komuniki per la angla... okulumo.gif

Ladek (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2018 4:36:03 alasiri

25th Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto
October 6–8, 2018 · Silver Bay, New York

Eble vi povas viziti aranĝon en Silver Bay
Aŭ vi povas kontakti Esperanto USA
Mi ne kredas,ke en Nova Jorko ne vivas plu Esperantistoj.
Mia urbo nun havas 80 000 loĝantojn,sed mi konas ĉi tie 34 Esperantistojn : )

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2018 9:19:22 alasiri

Nek mi, ĉar sur la foto ili aspektas junaj.

Marlon_Creys (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2018 4:32:26 asubuhi

Mi opinias ke vi ne ĉesu! Mi ne kredas ke vi estas la unika homo kiu Esperanton parolas en Nova Jorko. Mi konas kelkajn personojn kiuj estas Esperantistoj en mia regiono en Brazilo, kaj mia regiono ĉi tie estas ege malgranda ol Nova Jorko.

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2018 7:44:27 asubuhi

Brazilo eble ne estas bona komparo, ĉar E-o estas populara tie. SrBlackMax, serĉu lokajn grupojn, kiel aliaj proponis. Ĉu vi jam provis Amikumun? Serĉu ankaŭ en Skajpo.

Kantoj14 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Agosti 2018 10:00:56 asubuhi

Certe serĉu lokajn grupojn ktp. Sed eĉ se vi ne povas trovi iun kiu parolas Esperanton, vi neniam devas ĉesi. Se ĉiom da homoj kiuj ne havas lokan esperantiston ĉesus, do la lingvo neniam kreskus. Parolu pri la lingvo kun homoj kiuj ne scias pri ĝi. Eble vi povas tiel krei novajn esperantistojn. Kaj vi ĉiam povas paroli kun esperantistoj per la reto. Mi ankaŭ ne havas lokan esperantiston. Kaj ĝi sentigas min malbone. Sed vi devus esti forta kaj serĉu esperantistojn eĉ se ili nur estas sur la reto. Vi nur ĉesu se vi volus ke la esperanta lingvo mortus. Neniam ĉesu.

Urho (Wasifu wa mtumiaji) 8 Agosti 2018 2:04:53 alasiri

Bonvolu vidi la konton de la Esperanto-Societo de Novjorko en Tujtero (Twitter), espereble ĝi donas al Vi respondon:
https://twitter.com/esperantonyc

KriZe (Wasifu wa mtumiaji) 12 Agosti 2018 11:27:42 asubuhi

Mi havas denaske parolantajn gefilojn, do mi parolas esperanton ĉiutage!

Kurudi juu