글: 50
언어: Esperanto
StefKo (프로필 보기) 2018년 12월 21일 오후 8:14:05
Nepo demandas avinon:
– Avinjo, per kio vi alveturis?
– Per trajno, kaj kial vi demandas?
– Ĉar paĉjo diras ke diabloj alportis vin.
---------------
“Diabloj alportis iun” – en la pola tiel oni diras pri neanoncigita kaj malplaĉa vizito de iu
StefKo (프로필 보기) 2018년 12월 28일 오후 8:05:52
Iam, sur stratoj, stacidomoj, k.t.p. oni montadis la telefonbudojn el kiuj oni povas telefoni post enĵeto de monero aŭ ĵetono. Ĉiam tie estadis atendovicoj...
En tia stacidoma telefonejo troviĝas unu juna homo kaj tenas ĉe la orelo la telefonan aŭskultilon. Tio daŭras duonhore…
Dume antaŭ la budon formiĝis keldekpersona atendovico…
Fine unu virino frapas al la vitro kaj krias:
– Jam duonhore vi tenas la aŭskultilon kaj vi ne diris unu vorton!
– …ĉar mi telefonas mian bopatrinon – respondas la junulo.
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 6일 오후 7:21:19
Vera anonco sur pordeto:
"Atenton! Kolera hundo, kaj bopatrino pli kolera!"
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 26일 오전 11:26:28
Neniu povas aldoni ion?
StefKo (프로필 보기) 2019년 2월 2일 오전 11:01:26
Bofilino telefonas bopatrinon:
– Patrinjo, ĉu, se ekfekas infano, alivestigas ĝin patro, ĉu patrino?
– Evidente, patrino!
– Do, vi alvenu, ĉar via filo tiel ebriiĝis, ke ne trafis en necesejon kaj fekis en pantalono.
StefKo (프로필 보기) 2019년 9월 22일 오후 7:06:54
Deĵorejo de fajrobrigado. Deĵoranto akceptas avizon pri incendio kaj respondas:
– Sinjorino, ni ne havas nek unu ĉaron, ĉiuj forveturis al incendio!
Kiam li formetis aŭskultilon, lia kolego demandas:
– Vi freneziĝas!? Ja ni havas pretajn ĉarojn!
– Jes, sed fajras dometo de mia bopatrino…
ocaluptous (프로필 보기) 2019년 10월 3일 오전 2:44:42
StefKo:Edzina surprizo"sed liberigu nin de la malbono" estas fragmento de la kristana preĝo "Patro nia".
Novedziniĝita virino diras al sia edzo:
- Amato, baldaŭ ni loĝos triope.
Feliĉigita edzo, pensante pri atendata bebo, kisas edzinon kaj diras:
- Mi tre ĝojas, amatino! Mi estas plej feliĉa viro en la tuta mondo! xender discord omegle
- Mi tre ĝojas, amato, morgaŭ enloĝiĝos ĉe ni mia patrino.
sergejm (프로필 보기) 2019년 12월 8일 오후 3:33:54
Vira lingvo estas uzata:
1) Kiam parolas viro kun viro
2) En publika parolado
3) Kiam viro parolas kun bopatrino
StefKo (프로필 보기) 2019년 12월 8일 오후 10:34:28
sergejm:En lingvo jana (de indianoj de norda Kalifornio) estas du variantoj: vira kaj ina.Ĉu nur ŝerco, ĉu ŝerca vero?
Vira lingvo estas uzata:
1) Kiam parolas viro kun viro
2) En publika parolado
3) Kiam viro parolas kun bopatrino
sergejm (프로필 보기) 2019년 12월 8일 오후 11:03:49