글: 17
언어: Esperanto
Jean_Marc (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 3:13:20
'Unue ni devos preni aŭtobuson al la stacidomo'
Mi tuj komprenis ĝin. Tamen tia uzo de la vorto 'preni' surprizis min. Estas tre komuna esprimo en la franca, la angla kaj aliaj eŭropaj lingvoj. Sed tiu uzo estas tre malproksima de la ĉefa senso de 'preni'. Ĉu ĝi estas tuj komprenebla per Ĉinoj, Japanoj, ktp ? Ĉu uzi pli logikan esprimon, kiel 'iri aŭtobuse' ne pli taŭgus por internacia interkomprenado ?
Janmarko
sergejm (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 4:06:41
En la angla tio ĉi disvastiĝas ankaŭ pri komunaj veturiloj.
En la rusa oni diras 'mi sidiĝas sur ĉevalon/sur bicklon/en aŭton/en taksion/en aŭtobuson/en tramon/en metroon' - estas pli komprenebla, sed ankaŭ estas uzata eĉ se en veturilo mankas sidloko kaj la pasaĝero devas stari.
StefKo (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 4:36:59
Jean_Marc:En https://lernu.net/kurso/nakamura/19/8, mi legis la esprimonVortaro.net donas 9 signifojn de "preni". En la 6-a estas:
'Unue ni devos preni aŭtobuson al la stacidomo'
Mi tuj komprenis ĝin. Tamen tia uzo de la vorto 'preni' surprizis min. Estas tre komuna esprimo en la franca, la angla kaj aliaj eŭropaj lingvoj. Sed tiu uzo estas tre malproksima de la ĉefa senso de 'preni'. Ĉu ĝi estas tuj komprenebla per Ĉinoj, Japanoj, ktp ? Ĉu uzi pli logikan esprimon, kiel 'iri aŭtobuse' ne pli taŭgus por internacia interkomprenado ?
Janmarko
"6. Havigi al si ion uzotan: preni apartamenton, droŝkon (...)"
Ĉu tio ne sufiĉas?
Kial iri aŭtobuse kaj ne veturi aŭtobuse aŭ utiligi aŭtobuson?
sergejm (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 4:43:00
StefKo (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 4:46:40
sergejm:Stefko, ĉu vi diros 'mi prenis apartamenton' se vi ricevos nur liton en unu ĉambro? Ja la samo okazas, se vi 'prenas aŭtobuson'.Evidente ne! Sed preni droŝkon estas responda, ĉu ne?
sergejm (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 4:51:38
StefKo (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 4:57:44
Iri aŭtobuse laŭ Vortaro.net ankaŭ estas bone - "4. (iu) Moviĝi helpe de besto, de maŝino..."
Homo senĉese lernas!
Jean_Marc (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 5:57:52
@StfkO - Kial iri aŭtobuse kaj ne veturi aŭtobuse aŭ utiligi aŭtobuson?
Tute trafaj, eĉ eble preferindaj. Mi ne serĉas perfektan tradukon, mi nur miras ĉu tia uzo de 'preni' estas pli enŝovitaĵo de naciaj lingvoj ol facile komprenebla, internacia esperanta lingvouzo.
Mi klopodas ne uzi elfrancaĵojn skribante en Esperanto, ne tute sukcese, mi timas.
Metsis (프로필 보기) 2018년 12월 7일 오후 10:08:19
Mi iras aŭtobuse signifas la veturadon mem.
Mi sidiĝas sur taksion estas iomete stranga, ĉar ĝi ne necese signifas, ke la veturilo moviĝas. Pleje oni sidiĝas sur seĝon aŭ sofon.
mimoprobegal (프로필 보기) 2018년 12월 8일 오전 3:49:23
Jean_Marc:'Unue ni devos preni aŭtobuson al la stacidomo'Unue ni devos veturi per aŭtobuso al la stacidomo.