Tartalom

Republikado de mia blogo

novatago-tól, 2019. január 20.

Hozzászólások: 136

Nyelv: Esperanto

novatago (Profil megtekintése) 2020. február 29. 23:36:28

Ĉi foje mi parolas pri subvencioj kaj hispanaj filmoj.

novatago (Profil megtekintése) 2020. március 8. 11:41:56

Por hodiaŭ, citaĵo de hispana filozo: La vero venkas.

novatago (Profil megtekintése) 2020. március 20. 9:46:07

Blogaĵo pri kvarantenaj aferoj: Mistera bezono.

Zam_franca (Profil megtekintése) 2020. március 20. 10:23:27

novatago:Blogaĵo pri kvarantenaj aferoj: Mistera bezono.
Mi, la pasinta merkredo, tute kalme aĉetis necesejan paperon, nur unu paketo.
Bonan tagon!
Mi havas gramatikajn dubojn.
Unue, ĉu oni ne devus diri tie "la pasintan merkredon? Laŭ la "lingvohelpilo", kion vi skribis estas tamen senerara.
Due, mi kredas, ke la akuzativo skribendis por "paketon". Ankaŭ estas la opinio de la "lingvohelpilo".

https://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/#

novatago (Profil megtekintése) 2020. március 20. 10:41:32

Zam_franca:
novatago:Blogaĵo pri kvarantenaj aferoj: Mistera bezono.
Mi, la pasinta merkredo, tute kalme aĉetis necesejan paperon, nur unu paketo.
Bonan tagon!
Mi havas gramatikajn dubojn.
Unue, ĉu oni ne devus diri tie "la pasintan merkredon? Laŭ la "lingvohelpilo", kion vi skribis estas tamen senerara.
Due, mi kredas, ke la akuzativo skribendis por "paketon". Ankaŭ estas la opinio de la "lingvohelpilo".

https://beta.visl.sdu.dk/lingvohelpilo/#
Vi pravas. Jam korektite. Dankon pro la sciigo.

Ĝis, Novatago.

novatago (Profil megtekintése) 2020. április 9. 0:49:54

Kial Hispanio estas unu el la eŭropaj landoj pli damaĝataj de la 19a Kovido?
Du mapoj klarigas tion
.

Ĝis, Novatago.

Zam_franca (Profil megtekintése) 2020. április 9. 11:35:11

Kie vi legis ion pri subvenciitaj feministoj??

novatago (Profil megtekintése) 2020. április 9. 19:38:29

Zam_franca:Kie vi legis ion pri subvenciitaj feministoj??
Kie en Eŭropa Unio ne estas subvenciitaj/ataj feministoj?

Ĝis, Novatago.

Zam_franca (Profil megtekintése) 2020. április 10. 9:48:03

novatago:
Zam_franca:Kie vi legis ion pri subvenciitaj feministoj??
Kie en Eŭropa Unio ne estas subvenciitaj/ataj feministoj?

Ĝis, Novatago.
Mi redemandas: kie vi legis ion pri subvenciitaj feministoj? Kiu estas via fonto?

Mi neniam legis ion pri tio. Tial mi honeste volus scii pli pri tiu temo. Mi ne deziras respondon kiel "ĉiu scias, ke tiaj aferoj okazas, sed la maldekstrista gazetaro mensogadas kaj silentadas". Mi simple dezirus koni fonton kiu parolas pri tiaj subvencioj.

Jxusteno (Profil megtekintése) 2020. április 10. 11:07:58

Eĉ se inistaj organizoj estas mone subtenataj, ĉu tio malbonas?

Vissza a tetejére