إلى المحتويات

Stranga eskapo

من Miland, 21 يونيو، 2008

المشاركات: 26

لغة: Esperanto

Miland (عرض الملف الشخصي) 22 يونيو، 2008 8:15:39 م

Filu:Bazukon havante...
Estus bona sugesto, se estus tiel facile por malliberejuloj havigi bazukon!
Serioze, li ne havis iun ajn armilon.

NORDULINO (عرض الملف الشخصي) 22 يونيو، 2008 8:30:37 م

Sed li kunportis ŝtelitan abelujon
per kies loĝantoj li intencas fortimigi la policanojn el ilia aŭto. Tiun aŭton li poste povos ŝteli por pli rapide atingi la forforan arbaron, kies bordo ne troviĝas antaŭ multaj kilometroj.
(Pardonu, Filu, mian ŝteladon!)

Filu (عرض الملف الشخصي) 22 يونيو، 2008 8:32:36 م

NORDULINO:Sed li kunportis ŝtelitan abelujon
per kies loĝantoj li intencas fortimigi la policanojn el ilia aŭto. Tiun aŭton li poste povos ŝteli por pli rapide atingi la forforan arbaron, kies bordo ne troviĝas antaŭ multaj kilometroj.
(Pardonu, Filu, mian ŝteladon!)
Ne zorgu, amindulino! Vin kaj viajn ideojn mi tre ŝatas rideto.gif

Miland (عرض الملف الشخصي) 22 يونيو، 2008 9:22:19 م

NORDULINO:li kunportis ŝtelitan abelujon
Amuza sugesto, sed li ne kuris for de abeloj!

NORDULINO (عرض الملف الشخصي) 22 يونيو، 2008 9:36:52 م

Ne, li kuris kun la abelujo, kiun li malfermis nur kiam li atingis la policistoj.

Filu (عرض الملف الشخصي) 22 يونيو، 2008 10:58:41 م

Li estas Godzil-esk-ulo, kaj kurante al la aŭto li nur deziris dispremi kaj malfunkciigi ĝin kaj ties loĝantojn antaŭ ol en la arbaron eskapi, tiamaniere ke la policanoj ne (tro) komuniku kun siaj kunlaborantoj pri la memliberito.

Filu (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2008 4:20:33 م

La policanoj estas koruptiĝemuloj, kiuj po kelkaj agrablaĵoj jam multfoje helpis malliberulojn eskapi. Ili nun laŭ la plano alportos la eskapulon ĉe la arbarbordo, kie li poste kaŝiĝos por iom da tempo.

Miland (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2008 6:28:36 م

Filu:Li estas Godzil-esk-ulo.
Li deziris eskapi en la arbaron, ne estante Godzileska.

Miland (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2008 6:35:35 م

Filu:La policanoj estas koruptemuloj..
Tute ne! Li havis integrecon, estante Usonaj republik-partianoj. Krome, la eskapinto ne havis akciojn en oleo-riĉaj landoj por subaĉeti ilin.

Miland (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2008 6:37:22 م

NORDULINO:Ne, li kuris kun la abelujo...
Amuze - sed estas pli bonaj armiloj ol abelujoj. Ĉiukaze, li kuris nek pro nek kun abelujo.

عودة للاعلى