글: 8
언어: Esperanto
jan aleksan (프로필 보기) 2008년 6월 27일 오후 12:30:02
demandeto: se oni aĉe aĝis, kaj ege pardonpetas, ĉu:
- pardonpetegas
aŭ
- pardonegpetas?
En la unua, oni petegas. ĝi ŝjanas iom malĝentila. Sed, ĉu "pardonegpetas" eblas?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
mnlg (프로필 보기) 2008년 6월 27일 오후 1:11:28
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
FerDamZzi (프로필 보기) 2008년 6월 27일 오후 1:37:32
Nu, Ĝi estas mia unua mensaĵo, kiun mi lasas. Se mi erarus, vonvolu korektu al mi.
Mi esperas esti taŭga.
Miland (프로필 보기) 2008년 6월 27일 오후 5:09:59
1. Diru aŭ skribu 'Pardonu min.'
2. Skribu retpoŝte 'Pardonu min.'
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
3. Skribu retpoŝte 'Pardonu min'.
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
4. Aĉetu florojn (mi ne garantias sukceson).
Sendube estas aliaj eblecoj..
horsto (프로필 보기) 2008년 6월 28일 오전 11:50:51
jan aleksan:Saluton,Por mi 'pardonpeti' estas unu vorto, tial 'pardonpetegi' estas normala formo. Mi neniam uzus 'pardonegpeti', sed tiu formo ankaŭ eblas, kvankam ĝi estas malfacile komprenebla.
demandeto: se oni aĉe aĝis, kaj ege pardonpetas, ĉu:
- pardonpetegas
aŭ
- pardonegpetas?
En la unua, oni petegas. ĝi ŝjanas iom malĝentila. Sed, ĉu "pardonegpetas" eblas?
Alia interesa demando: Kiel oni aĉe aĝis?
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
horsto (프로필 보기) 2008년 6월 30일 오후 7:14:56
Rudolf F.:Kiel oni aĉe aĝas?Vi certe tute ne taŭgas por montri tion.
Tute nature, iom post iom.
Ekzemple mi jam aĉe aĝas ...
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Mi havas demandon, mi ne certas ĉu ĝi estas stulta aŭ ne:
Ĉu ekzistas reguloj kiel afiksoj efikas al vortoj?
Ekzemple:
Ĉu la sufikso eg en la vorto pardonpetegi efikas al la tuta vorto:
pardonpet/egi
aŭ nur al pet:
pardon/petegi
Aŭ ĉu eble tiaj reguloj ne estas bezonataj?
Miland (프로필 보기) 2008년 7월 1일 오전 9:33:04
Jen citaĵo al PMEG:
http://www.bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/...
Teorie, ambiguaj vortoj eblas sed "konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko" (PMEG)
Do, pardonpetegi = ege peti pardonon
Miland (프로필 보기) 2008년 7월 3일 오전 9:18:31
Rudolf F.:kelkaj sufiksoj .. (kiel "et", "eg", ktp.) estas adjektivecaj, kaj por la lastaj ne validas la baza regulo.Bona punkto!