Aller au contenu

Ludu ni "judon"!

de collare, 2 juillet 2008

Messages : 128

Langue: Esperanto

Chainy (Voir le profil) 5 août 2010 10:22:59

Ŝak:
henma:Kiel oni gajnas en ĉi tiu ludo?
Oni neniel gajnas
Fakte tio estas ne ludo sed iu grupo, movado,... (mi ne scias kiel nomi tion, eble subkulturo) jam preskaŭ malaperinta en la rusaj retoj. Antaŭ 10 jaroj ĝi pli-malpli ekzistis kaj nomiĝis ruse кащенизм laŭ la nomi de la fama psikiatro, kies nomon prenis unu fama moskva psikiatra kliniko
Tiu estis tre amuza kaj interesa komunumo, kiu okupiĝis pri rafinita trolado, hebre-imitado ktp. Ekzemple la demando "ĉu vi estas antisemito" en iuj lokoj de la reto povis provoki amasegon da koleraj reagoj, krome, ilia rusa lingvaĵo estis interesa (en sia ortografio ili emfazis ĉiujn literkombinojn kiuj aludis al ajnaj hebreaj aĵoj ekzemple televidilon (televizor ruse) ili nomis Tel-Avizor (aludo al la israela urbo Tel-Aviv) ) Iliaj 3 plej famaj demandoj estis
Ĉu vi estas antisemto?
Kial vi demandas?
Kial vi (ĉiam) respondas al demando per demando?
Bedaŭrinde ĉi tie estas nur ĝia malbonkvalita parodio
Tre stranga grupo de tedaj interretaj troloj. Rigardu al la rusa Vikipedio pri
[url=http://ru.wikipedia.org/wiki/Кащенизм]'кащенизм'[/url](kaŝjenizm)

Mi ne konsentas ke temas pri "rafinita trolado" - estas simple ege stulte.

vincas (Voir le profil) 5 août 2010 12:21:30

Chainy:
Filu:Ĉu vi memvole decidis perdi tiun ĉi ludon tuj en via unua partopreno? rideto.gif
Kial la ludo nomiĝas 'judo'?
Kial mi do devas respondi al via demando?

fizikisto (Voir le profil) 5 août 2010 13:49:57

Kial vi ne respondas simplan demandon?

Filu (Voir le profil) 5 août 2010 15:41:37

Ĉu ĉiam simplas respondoj al simplaj demandoj?

vincas (Voir le profil) 6 août 2010 18:25:18

Ĉu simplaj respondoj estas pli ŝatataj de homoj ol malsimplaj?

Filu (Voir le profil) 6 août 2010 19:22:09

Se estus alie, ĉu ekzistus proverboj?

vincas (Voir le profil) 7 août 2010 17:25:53

Ĉu vi povas doni ekzemplon de proverbo, kiun vi la plej ŝatas?

Filu (Voir le profil) 7 août 2010 19:12:50

vincas:Ĉu vi povas doni ekzemplon de proverbo, kiun vi la plej ŝatas?
Ĉu vi estus kredanta, ke ratoj mem venas al katoj?

vincas (Voir le profil) 8 août 2010 11:30:03

Ĉu vi povas klarigi al mi la sencon de la proverbo ?

Filu (Voir le profil) 8 août 2010 13:11:29

Ĉu ne estus pli facile mem serĉi?

Retour au début