メッセージ: 5
言語: Esperanto
Nala_Cat15 (プロフィールを表示) 2019年4月20日 18:16:23
Dankon
sergejm (プロフィールを表示) 2019年4月20日 20:03:02
"Antaŭ ol"/"post kiam" oni uzas se la evento estas esprimita per subfrazo, nur tempa komparo.
"Post kiam" estas mallongigo de "post tiam kiam".
"Antaŭ ol" - pli logike estus "antaŭ tiam kiam", mallongigite "antaŭ kiam".
Uzadojn provu trovi en tekstaro.com
Metsis (プロフィールを表示) 2019年4月24日 7:59:31
Ambaŭ ekzemploj originas de Tekstaro.com.
Oni ne devas laŭlitere kompreni "esprimita per unu vorto". Ekz.
• Mi legis antaŭ kelkaj tagoj libreton…
Plie notu, ke E-o ne havas striktajn regulojn, kio formas propozicion (kp. "esprimita per subfrazo"). Por mi la frazo
• Frumatene antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam…
havas du propoziciojn, kiuj la komo apartigas. La unua propozicio estas (tempa) subfrazo ("Frumatene…") kaj la dua ĉeffrazo ("ŝi jam…"). Konsekvence mi nemiam skribus komon post vortoj frumatene aŭ ol. Alivorte "antaŭ ol/post kiam" jam estas parto de iu subfrazo, ne iel antaŭas (ŝerco celita) al la subfrazo.
StefKo (プロフィールを表示) 2019年4月24日 18:17:25
Metsis:Ne! Ĝuste estas: Frumatene, antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam…
(...)
mi nemiam skribus komon post vortoj frumatene aŭ ol. Alivorte "antaŭ ol/post kiam" jam estas parto de iu subfrazo, ne iel antaŭas (serĉo celita) al la subfrazo.
antaŭ ol la infanoj vekiĝis estas propozicio intermetita. Ĉefa propozicio estas: Frumatene ŝi jam...
Metsis (プロフィールを表示) 2019年4月25日 4:12:19
StefKo:Aĥ vere, vi pravas. Mia eraro.
Ne! Ĝuste estas: Frumatene, antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam…
antaŭ ol la infanoj vekiĝis estas propozicio intermetita. Ĉefa propozicio estas: Frumatene ŝi jam...