Žinutės: 5
Kalba: Esperanto
StefKo (Rodyti profilį) 2019 m. gegužė 20 d. 19:52:07
En Vortaro.net mi trovis la interjekcion BA sed tie ĝi ne estas klare priskribita, do mi tradukis ĝia signifo el la pola kie ankaŭ ĝi ekzistas (ankaŭ ba). Jen kelkaj vortoj kaj lingvaĵoj kiujn ĝi anstataŭas:
jes ja, eĉ, kaj eĉ, eĉ pli bone, kion mi diras, pli, kaj pli, kiel eble plej, kiele, vere, memkompreneble, certe, malmulte, nature, nesufiĉe, ĝuste tiel, mi diros pli, ĉi tiel, ankoraŭ pli.
Kaj jen kelkaj frazoj. Ĉu ili estas klaraj?
Ĉu mi volas legi tiun libron? Ba!
***
– Ĉu vi konas iun esperantan proverbon? – Karlo demandis min.
– Ba! – mi respondis. – Mi konas centon.
***
Ĉu mi ŝatas Sofion? Ba! Mi amas ŝin!
***
Ĉu mi amas Sofion? Ba! Kia demando!
***
– Ĉu vi vidis monto Rysy en Tatroj?
– Ba! Mi supreniris sur la pinton!
abc_vz (Rodyti profilį) 2019 m. gegužė 20 d. 22:41:07
1.
Ekkrio esprimanta senzorgecon, indiferentecon: mia kuzino sciis, sed ba Marta! ba, ne gravas [1].
2.
Ekkrio esprimanta surprizon.
tradukoj
...
polaj ~ 1.: ba!, e!, e, tam!; ~ 2.: o!, ojej!, ła!.
...
Altebrilas (Rodyti profilį) 2019 m. gegužė 21 d. 08:03:35
Metsis (Rodyti profilį) 2019 m. gegužė 22 d. 10:17:55
Altebrilas:Tiaj vortetoj havas malsaman signifon laŭ la lingvoj, kaj oni ne povas aŭdi la intonacion, kiu portas la plej granda parto de la signifo. Do esperanto preferas uzi precizajn interjekciojn: kompreneble, bedaŭrinde, feliĉe, ktp. ĉefe kiam oni uzas skriban lingvon. Tiel oni evitas miskomprenojn.Absolute.
kvarelcentenorvega (Rodyti profilį) 2020 m. rugpjūtis 18 d. 02:17:37