إلى المحتويات

Kiel.....

من alexbeard, 19 يوليو، 2008

المشاركات: 3

لغة: 简体中文

alexbeard (عرض الملف الشخصي) 19 يوليو، 2008 8:14:09 م

Kiel tajpas en cxina? Kun multe simboloj

manlajo (عرض الملف الشخصي) 20 يوليو، 2008 2:03:58 ص

alexbeard:Kiel tajpas en ĉina? Kun multe simboloj
Bv legi artikolon cxe la suba ligilo/請看下面連結的文章:
Kiel tajpi ĉinajn ideosignojn [in English]
kaj ĝian tradukon/及它的翻譯:

Ofta demando, kiun ni ricevas estas, kiel skribi la ĉinan per komputilo. La ĉina ne uzas alfabeton; oni devas tajpi milojn da malsamaj simboloj en la komputilo. Al okcidenta homo, ĉi tiu ŝajnas iom malfacila per la ordinara komputila klavaro. Kiel, do, ĝi estas farita? La realaĵo estas, ke entajpi la ĉinan estas tute ne malfacile. Oni povas tajpi la ĉinajn ideosignojn ne nur per ordinara klavaro kun malpli ol cent klavoj sed ankoraŭ per dek-kelkaj butonoj de la poŝtelefono.

Ĉi tiu estas farita tra la helpo de unu el la diversaj tajpi-metodoj. La plej ofta metodo estas bazita sur prononco. Ekzemple, la ideosigno de la vorto "kato" en la ĉina lingvo estas prononcita "mao", tiel oni povas tajpi per tri klavofrapoj (m-a-o) sur la angla klavaro. Kiam vi entajpas ĉi tiujn tri literojn, malgranda strio ĉe la malsupro de la ekrano montros ĉiujn ideosignojn, kiuj havas ĉi tiun prononcon. Vi elektas tiun, kiu estas la vorto "kato" kaj la ideosigno aperas en la ĝusta loko en via dokumento.

Tre simple. Aŭ eble ne tiel simple. La problemo estas, ke eble estas tro multaj ideosignoj, kiuj havas la saman prononcon. Ekzemple, se vi entajpas "shi", vi devas elelekt vian ideosignon de pli ol cent kandidatoj. Feliĉe, estas kelkaj solvoj por preteriri ĉi tiun problemon. Unu de ili estas rangi la ideosignojn laŭ iliaj oftecoj. Do se la ideosigno estas uzata ofte en la ĉina, ĝi aperas je la komenco de la listo kaj vi povas trovi ĝin preskaŭ tuj. Alia plibonigo de ĉi tiu principo estas rangi la ideosigno aŭ via propra uzado: la ideosignoj vi elektas pli ofte aliras pli proksima al la komenco. Aŭ simple havi la laste elektita ideosigno aperu ĉe la komenco de la listo. Ĉio ĉi, kompreneble, estas farita de la entajpi-strio aŭtomate, sed vi povas ŝanĝi la fiksaĵojn laŭ via prefero.

Alia metodo por rapidigi la tajpi-procezo estas ligi ideosignojn kune per tajpi la tutajn vortojn aŭ la "vorto-grupo". Ĉi tiel, la nombro de elektotaj kandidatoj falas draste. Dum la sono "shi" donas pli ol cent ideosignoj por elekti, "shijie" nur donas du aŭ tri kandidataj vortogrupojn por elekti. Se la vortogrupo konsistas el tri aŭ pli ideosignoj, vi kutime sole ricevos unu-nuran kandidaton kiu vi povas elekti premante la spaco-klavon. Krom la supra metodo de ligantaj ideosignoj, vi povas tajpi vortogrupon per nur la unuajn literojn de ĉiuj vortoj. Do skribi la vortogrupon "Ĉina Popola Respubliko" en la ĉina vi devas entajpi la signovicon "zhonghuarenmingongheguo" kiu, laŭeble imagu, konsistas el multaj literoj. Sed vi povus nur entajpi "zhhr" kaj la vortogrupo montriĝus tute la sama. Ĉi tiel, vi povas efektive tajpi multe pli rapide ol en la angla.

alexbeard (عرض الملف الشخصي) 20 يوليو، 2008 4:06:16 م

致謝
dankon
thank you

عودة للاعلى