Esperanta komputila programlingvo
от MiMalamasLaAnglan, 8 сентября 2019 г.
Сообщений: 135
Язык: Esperanto
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 11 сентября 2019 г., 16:02:40
Ĉu ĝi estas bona? Ĝi estas lecionaro por krei programlingvon per Python.
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 11 сентября 2019 г., 22:57:53
MiMalamasLaAnglan:Mi trovis ĉi tion: https://www.youtube.com/playlist?list=PLZQftyCk7_S...Mi ekprovis ĝin, kaj pensas, ke ĝi ŝajnas bona. Tamen, mi faris nur la unuan lecionon. Mi faros plu estontece.
Ĉu ĝi estas bona? Ĝi estas lecionaro por krei programlingvon per Python.
Metsis (Показать профиль) 12 сентября 2019 г., 7:08:50
MiMalamasLaAnglan:Kiel mi jam diris, dependas de la celo aŭ merkato. Ekz. por konsumanta merkato ekzistas
Viaopinie, kio estas la plej facila aŭ potenca programlingvo?
Xojo de Xojo Software
Xojo estas kaj integrita disvolva medio kaj programlingvo. La medio tre forte utiligas la ŝovmeton, ne eĉ ekzistas fontokoda teksdosiero, sed ĉio okazis per ŝovi kaj aldoni kodon al fenestraĵoj. La fundamenta ideo estas, ke oni havas unu fonton, el kiu oni povas kompili por diversaj platformoj (nuntempe iOS, reto, Raspberry Pi, Mac, MS Vindozo kaj Linukso). La lingvo bazas sur Basic.
Flutter de Google
Flutter estas ilaro por krei etosoj kaj per programlingvo Dart (ŝajnas esti mikso de Javaskripto kaj C-tipaj lingvoj) oni povas skribi programojn por diversaj platformoj (iOS, Android, reto, Mac kaj MS Vindozo). Ĉar temas pri ilo de Google, oni povas facile utiligi nubajn servojn de Google.
Mi havas iomete da sperto pri Xojo antaŭ multajn jarojn (kiam ĝi nomiĝis RealBasic de Real Software). Flutter-on mi volas testi.
Altebrilas (Показать профиль) 12 сентября 2019 г., 14:21:03
Pri la postulendaj kvalitoj, mi vidus:
- Senpagecon
- Vastan uzantaron
- facilecon pri uzado
- facilecon pri instalado, ĝisdatiĝo, ktp
- facilecon ekhavi manlibrojn, ĉu paperajn ĉu komputilajn
- malmultecon da praktikaj problemoj (ĉapeloj, malnova komputiloj, presiloj, ktp).
Kaj poste, oni povos interŝanĝi programojn (kun esperantaj nomoj) kiuj estas utilaj al nia movado.
La unua pri kiu mi pensas estas Python. Ĉu ekzistas aliaj?
Zam_franca (Показать профиль) 12 сентября 2019 г., 16:30:08
Kion vi pensas pri tio ?
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 12 сентября 2019 г., 18:01:08
Zam_franca:Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.Mi denaske parolas la anglan...
Kion vi pensas pri tio ?
Zam_franca (Показать профиль) 12 сентября 2019 г., 19:10:04
MiMalamasLaAnglan:Pardonu, mi parolis pri tiuj, kiuj ne parolas denaske la anglan.Zam_franca:Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.Mi denaske parolas la anglan...
Kion vi pensas pri tio ?
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 12 сентября 2019 г., 23:07:20
Altebrilas:La celo ne estas babeligi esperantistan komputilistaron. Pli utile estus akordiĝi pri komuna programlingvo kiu havas la samajn kvalitojn kiel Esperanto, kaj decidi interŝanĝi programojn skribitajn per ĝi.Ekzistas ankaŭ Ruby, kiu miaopinie estas kiel pli bona Python. Mi ne ŝatas multe Python.
Pri la postulendaj kvalitoj, mi vidus:
- Senpagecon
- Vastan uzantaron
- facilecon pri uzado
- facilecon pri instalado, ĝisdatiĝo, ktp
- facilecon ekhavi manlibrojn, ĉu paperajn ĉu komputilajn
- malmultecon da praktikaj problemoj (ĉapeloj, malnova komputiloj, presiloj, ktp).
Kaj poste, oni povos interŝanĝi programojn (kun esperantaj nomoj) kiuj estas utilaj al nia movado.
La unua pri kiu mi pensas estas Python. Ĉu ekzistas aliaj?
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 12 сентября 2019 г., 23:08:31
Metsis:Ĉu vi iam kreis programlingvon? Ĉu vi konas Esperantiston, kiu iam kreis iun?
Kiel mi jam diris, dependas de la celo aŭ merkato. Ekz. por konsumanta merkato ekzistas
Xojo de Xojo Software
Xojo estas kaj integrita disvolva medio kaj programlingvo. La medio tre forte utiligas la ŝovmeton, ne eĉ ekzistas fontokoda teksdosiero, sed ĉio okazis per ŝovi kaj aldoni kodon al fenestraĵoj. La fundamenta ideo estas, ke oni havas unu fonton, el kiu oni povas kompili por diversaj platformoj (nuntempe iOS, reto, Raspberry Pi, Mac, MS Vindozo kaj Linukso). La lingvo bazas sur Basic.
Flutter de Google
Flutter estas ilaro por krei etosoj kaj per programlingvo Dart (ŝajnas esti mikso de Javaskripto kaj C-tipaj lingvoj) oni povas skribi programojn por diversaj platformoj (iOS, Android, reto, Mac kaj MS Vindozo). Ĉar temas pri ilo de Google, oni povas facile utiligi nubajn servojn de Google.
Mi havas iomete da sperto pri Xojo antaŭ multajn jarojn (kiam ĝi nomiĝis RealBasic de Real Software). Flutter-on mi volas testi.
Metsis (Показать профиль) 13 сентября 2019 г., 6:31:35
Zam_franca:Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.Mi flue parolas la anglan, kvankam ne estas denaska parolanto. La angla en programlingvoj neniam estis problemo al mi.
Kion vi pensas pri tio ?
MiMalamasLaAnglan:Ne, mi nek kreis nek konas Esperantiston, kiu kreis.
Ĉu vi iam kreis programlingvon? Ĉu vi konas Esperantiston, kiu iam kreis iun?
Estas dekoj de paradigmoj sur kiuj oni povas bazi lingvon. Vd. la artikolon en la angla Vikipedio. Do sur kiu paradigmo vi intencas bazi vian lingvon? Aŭ ĉu via lingvo estas nur Esperantigita Pitono (Python) aŭ Rubeno (Ruby)?