Kiel propagi Esperanton
Zam_franca-tól, 2019. szeptember 15.
Hozzászólások: 76
Nyelv: Esperanto
Altebrilas (Profil megtekintése) 2023. január 11. 13:20:02
Mi ne forjxetas akuzativon, kaj religieme atentas gxin. Sed mi dubas, ke homoj devigataj uzi Esperanton same agus.
La SVO ordo imponigxis, tion decidis ne Zamenhof sed la esperantistoj mem. Tial gxi utilas nur kiam la vortoj estas ordigitaj alimaniere. Alikaze, gxi aspektas kiel redunda kaj laux lingvistikaj legxoj iom post iom elkutimigxos. Sed la Finvenko devas okazi antauxe, do ni havas tempon.
Kiel oni povas devigi homojn uzi gxin?
Frano (Profil megtekintése) 2023. január 26. 18:03:00
https://www.radiofrance.fr/franceculture/podcasts/... (en la franca)
Frano (Profil megtekintése) 2023. február 14. 7:59:05
(And Vice Versa)
https://pages.ucsd.edu/~dkjordan/scriptorium/langu...
Altebrilas (Profil megtekintése) 2023. február 16. 17:40:42
sendiulo (Profil megtekintése) 2023. február 19. 5:15:02
Povas esti agi tiel:
aliri objekton kaj proponi elekton: aŭ esti batita, aŭ ricevi donacon.
La donaco estu USB-memorilo kun lernolibro, vortaro kaj libroj por legado.
Ankaŭ skribe ekspliki, ke la angla ne estas bona solvo de lingva problemo.
Kaj ankoraŭ mencii pri lingva imperiismo.
Jen el Kontakto 3 1972:
Citaĵo el la jarraporto de Britiŝ Kaŭnsil (British Council), la brita organizo por disvastigo de la angla lingvo kaj kulturo eksterlande, por la laborjaro 1968/69 "Ni gajnas politikan, komercan, kaj kulturan avantaĝon per mondskala uzo de la angla."
Imperiismo sur lingva, kultura niveloj estas kunligita kun imperiismo ekonomia kaj politika. La longdaŭraj konsekvencoj estas tre danĝeraj, ĉar tia imperiismo influas individuojn kaj kanaligas ilian intelektan evoluon en unu apartan direkton. Ĝi estas malfacile rekonebla, ĉar ĝi estas eksportata sub allogaj nomoj, kiel ekzemple: kultura kunlaboro, provizado de instruistoj kaj eduka helpo, internacia kunlaboro ktp.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2023. február 19. 18:20:58
Frano (Profil megtekintése) 2023. február 19. 20:20:44
Kaj ankoraŭ mencii pri lingva imperiismo.
Jen el Kontakto 3 1972:
Citaĵo el la jarraporto de Britiŝ Kaŭnsil (British Council), la brita organizo por disvastigo de la angla lingvo kaj kulturo eksterlande, por la laborjaro 1968/69 "Ni gajnas politikan, komercan, kaj kulturan avantaĝon per mondskala uzo de la angla."
Imperiismo sur lingva, kultura niveloj estas kunligita kun imperiismo ekonomia kaj politika. La longdaŭraj konsekvencoj estas tre danĝeraj, ĉar tia imperiismo influas individuojn kaj kanaligas ilian intelektan evoluon en unu apartan direkton. Ĝi estas malfacile rekonebla, ĉar ĝi estas eksportata sub allogaj nomoj, kiel ekzemple: kultura kunlaboro, provizado de instruistoj kaj eduka helpo, internacia kunlaboro ktp.
Tion ili nomas "soft power". Ne estas mirinde, ke preskaux neniam okazas debatoj pri lingvoj - escepte pri la maniero plibonigi sian scion de la angla, antauxsupozita kiel memkomprenebla solvo.https://doi.org/10.20935/AL3493
Frano (Profil megtekintése) 2023. február 20. 7:37:08
Source: The Communist Review, February 1922, Vol. 2, No. 4.
https://www.marxists.org/archive/starr-mark/1922/0...
Altebrilas (Profil megtekintése) 2023. február 20. 9:38:57
Mi legis la duan, kaj memoris, ke la saman jaron Hanotaux vetois Esperanton cxe la SDN, nome de la franca registaro kaj Leon Berard malpermesigis gxian instuadon en la francaj lernejoj cxefe cxar "gxi estas lingvo de revoluciuloj".
sendiulo (Profil megtekintése) 2023. február 21. 6:40:26
Se estus en la mondo iu komuna koncepto de pli bona mondo, verŝajne Esperanto okupus sian lokon en ĝi.