Tin nhắn: 70
Nội dung: Esperanto
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 18:41:00 Ngày 14 tháng 1 năm 2020
Jxusteno:Nu mi la samon opinias pri viaj inventaĵojStefKo:...o en la vorto io estas ne substantiva finaĵo sed parto de la radiko.
La kunmetaĵo grandio eble tre-tre teorie estas ĝusta sed ŝajnas al mi ke ĝi estas malbonstila kaj malfacile komprenebla (tiom pli en parolado).
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 19:44:08 Ngày 14 tháng 1 năm 2020
Ĉu viaj rimarkoj signifas ke oni devas kritiki aŭtoron de la ekspliko de IO en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kie estas i.a.: "IO pronomo, uzata kiel substantivo:sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?"?
Jxusteno (Xem thông tin cá nhân) 19:49:25 Ngày 14 tháng 1 năm 2020
StefKo:Dankon por rimarkoj. Atentu ke temo de la fadeno estas "Ĉe limo de E vortfarado".Laŭ sia senco, io povas ŝajni substantivo sed o en ĝi ĉiuokaze ne estas la substantiva finaĵo.
Ĉu viaj rimarkoj signifas ke oni devas kritiki aŭtoron de la ekspliko de IO en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kie estas i.a.: "IO pronomo, uzata kiel substantivo:sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?"?
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 19:57:36 Ngày 14 tháng 1 năm 2020
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 20:03:37 Ngày 14 tháng 1 năm 2020
Ŝajnas al mi ke la temo estas blinda vojo. Oni devas fini ĝin.
nornen (Xem thông tin cá nhân) 20:08:46 Ngày 14 tháng 1 năm 2020
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 22:34:33 Ngày 14 tháng 1 năm 2020
nornen:"Blinda vojo" = "strato sen eliro"?El vortaro.net:
"
(...)blinda vojo (kondukanta nenien)
"
En la Pola ankaŭ estas simila diraĵo: ślepa uliczka (blinda strateto - situacio sen eliro), ślepa droga (vojsigno forma "T" - "blinda vojo" do vojo sen traveturo, tra tia vojo oni ne povas traveturi, ĉar fine ĝi estas barigita, ŝtopita, fermita)
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 12:12:10 Ngày 05 tháng 8 năm 2021
Ordinara radikoDo inviro, invoĉo, inkorpo, inaŭto ktp. ankaŭ eblas!
(...)
• investaĵo = vestaĵo por virino, virina vestaĵo
nornen (Xem thông tin cá nhân) 16:26:43 Ngày 05 tháng 8 năm 2021
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 17:58:29 Ngày 05 tháng 8 năm 2021
nornen:Se "investaĵo" signifas "vestaĵo por virino, virina vestaĵo", ĉu "inviro" signifas "viro por ino, virina viro", ĉu ĝi signifas la samon kiel "virino"?La antaŭelementoj en kombinoj povas esti tre diversecaj: maniero, celo, tasko, loko, ktp. Mi pensas ke oni devas rigardi kuntekston, ekz. kiam ni priskribas iun viron kaj ni diras Li havas invizaĝon, la vorto invizaĝo signifas ina vizaĝo. En la frazo Tiu ĉi aŭto ne plaĉas al mi, ĝi estas inaŭto, la vorto Inaŭto signifas aŭto por virinoj (rozkolora?). La frazo Inkorpa viro signifas Viro kun korpo kiel virino, La viro kantas invoĉe signifas La kantanta viro havas virinan voĉon, la vorto Tio estas inizolejo signifas Tio estas izolejo por virinoj, ktp.
Ĉio pro PIV:
II -
Morfemo, uzata memstare kun la senco 1.
ino. Estaĵo de idnaska sekso (fm, eventuale pj, kiam pri homo): virbestoj k iliaj ⁓oj