הודעות: 8
שפה: Esperanto
LM59650 (הצגת פרופיל) 12 בדצמבר 2019, 09:57:14
Ĉu afiksoj estas vere komutaj ?
Ĉu fratineto = fratetino ? (eta fratino)
Ĉu dormejeto = dormetejo ? (eta dormejo)
Ĉu ambaŭ kombinoj havas ekzakte la saman sencon ?
Jxusteno (הצגת פרופיל) 12 בדצמבר 2019, 10:39:33
LM59650:SalutonKaj "fratineto", kaj "fratetino" estas bonaj.
Ĉu afiksoj estas vere komutaj ?
Ĉu fratineto = fratetino ? (eta fratino)
Ĉu dormejeto = dormetejo ? (eta dormejo)
Ĉu ambaŭ kombinoj havas ekzakte la saman sencon ?
"Dormejeto" signifas "eta ejo por dormi". "Dormetejo" signifas "ejo por dormeti".
LM59650 (הצגת פרופיל) 12 בדצמבר 2019, 11:17:56
Metsis (הצגת פרופיל) 12 בדצמבר 2019, 13:05:57
- eta fratino anstataŭ fratineto
- eta dormejo anstataŭ dormejeto
LM59650 (הצגת פרופיל) 13 בדצמבר 2019, 08:02:59
'fratineto' ne ŝajnas tro peza (por mi) en la frazo :
"Kiel vi fartas, kara fratineto ?"
Kaj hieraŭ, mi legis la vorton "knabineto" en novelo de C. Piron.
Sed mi konsentas, ke "fratetino" ne estas tre bela vorto.
sergejm (הצגת פרופיל) 13 בדצמבר 2019, 14:19:37
hundinido ≠ hundidino
Metsis (הצגת פרופיל) 14 בדצמבר 2019, 19:43:30
sergejm:Oni diras fratineto, knabineto - dekomence oni aldonas pli gravan sufikso, poste pli malgravan (se la senco estas egala).Ĉu vi havas referencon al gramatika verko pri tiu ordo?
hundinido ≠ hundidino
sergejm (הצגת פרופיל) 14 בדצמבר 2019, 22:32:48
junuletino - 1 foje
etino - 1 foje
ŝtrumpetino - 1 foje - ? - tiel tie oni nomaĉas iun virinon, kiel mi komprenis
steluletino - 2 foje
Verŝajne en ĉi tiuj kazoj -et- estas pli grava ol -in-; ŝtrumpeto estas ne eta ŝtrumpo, sed alia vestaĵo.
Alia noto: junuleto, steluleto ktp. estas genre neŭtralaj; knabeto, frateto estas viretoj.
-ineto troviĝas pli ol 1000 fojojn.