Ĉu la tradicia uzo de la pronomo "li" koncerne personon, kies sekso estas nekonata, efektive estas neakceptebla?
fra Jxusteno,2019 12 19
Meldinger: 6
Språk: Esperanto
Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 19 05:40:21
nornen (Å vise profilen) 2019 12 19 16:37:12
Bezone estas akcepti, ke "li" ne estas nur vira pronomo, sed "defaŭlta" pronomo, dum "ŝi" estas nur virina kaj "ĝi" (nuntempe) nur aĵa aŭ besta. Tio signifas, "ŝi" devige rilatas al virino, sed "li" ne devige al viro.
El la kvin naturaj lingvoj de la Fundamenta gramatiko, miascie ĉiuj uzas virajn formojn ankaŭ kiel defaŭltajn formojn. La angla hodiaŭ ne plu tiom danke al la singulara they, sed en la tempo de Z ja.
Zam_franca (Å vise profilen) 2019 12 19 16:58:43
nornen (Å vise profilen) 2019 12 19 17:06:55
Zam_franca:Ĉu ni do diras "Where are they?" aŭ "Where is they"?Laŭ Vikipedio (atentu!) oni diras "where are they?", tio estas plurala pronomo kaj plurala verbo por singulara rilatato.
Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 19 17:52:29
Zam_franca:Ĉu ni do diras "Where are they?" aŭ "Where is they"?Estas ĝuste diri "Where are They?", ĉar gramatike "They" tamen restas multenombra. Oni ja diras "Where are you?" eĉ kiam oni turnas sin nur al unu persono.
Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 19 17:53:43
nornen:Nek mi vidas problemon kun tia uzado de "li".Dankon. La pronomon "ĝi" oni tradicie povas uzi ankaŭ koncerne infanon.